la ordon de sufiksoj
จาก 1Guy1, 4 เมษายน 2009
ข้อความ 7
ภาษา: Esperanto
1Guy1 (แสดงโปรไฟล์) 4 เมษายน 2009, 13:52:48
Kiel mi povas scii la ordon de sufiksoj?
(Redaktito: Dankon, Russ)
Matthieu (แสดงโปรไฟล์) 4 เมษายน 2009, 14:52:58
malgranda ina hundo = ina malgranda hundo.
Sed komparu:
- hundidino: ina hundino,
- hundinido: ido de hundino, do hundido (ĉar hundo estas ido de du gehundoj).
La ordo fakte estas la sama ol por aliaj kunmetitaj vortoj.
Imperiestro Mongo (แสดงโปรไฟล์) 4 เมษายน 2009, 15:23:57
1Guy1:Mi havas Hundon. Ŝia estas malgranda. Ĉu ŝi estas hundetino aŭ hundineto, aŭ ambaŭ?Vi povas legi pri tio ĉe la 26-a ĉapitro de la Detala gramatiko.
Kiel mi povas scii la ordon de sufiksoj?
Saluton.
IM
russ (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2009, 09:43:41
1Guy1:Mi havas Hundon. Ŝia estas malgranda. Ĉu ŝi estas hundetino aŭ hundineto, aŭ ambaŭ?Ambaŭ formoj ŝajnas validaj. Mi pensus "Ĉu mi volas sugesti ke estas hundeto, kiu estas ina (hundetino), aŭ ĉu mi volas sugesti ke estas hundino, kiu estas eta (hundineto)?" Se la eteco kaj ineco egale gravas al vi, elektu arbitre laŭ via intuicio kaj gusto.
Kiel mi povas scii la ordon de sufiksoj?
(PS: "Mi havas hundon. Ŝi estas malgranda" anstataŭ "Mi havas Hundon. Ŝia estas malgranda.)
Rogir (แสดงโปรไฟล์) 6 เมษายน 2009, 12:46:52
jchthys (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2009, 03:41:30
sergejm (แสดงโปรไฟล์) 7 เมษายน 2009, 04:44:29
hundideto - malgranda hundido
hundetido - ido de hundeto
hundetino - ina hundeto
Lmmo, du lastaj estas hundoj de malgranda raso.