Naar de inhoud

La financa krizo tuŝas eĉ SPRINGFIELD!

door nigrarozo, 6 april 2009

Berichten: 1

Taal: Esperanto

nigrarozo (Profiel tonen) 6 april 2009 09:12:14

Se la krizo de la bank-pruntoj interesas eĉ Springfield, tiam oni devas agnoski ke la situacio estas ja serioza...

En unu el la lastaj epizodoj de "The Simpson", la fama kaj simpatia usona kartuno, Homer, Marge kaj siaj gefiloj perdas propran hejmon, ĉar ili ne povas plu pagi la parto-pagon de la bank-prunto, problemo kiu jam surgenuigis milionojn da Usonanoj.

Laŭ la datenoj disdonitaj de ReatlyTrak, la nombro de tiuj kiuj ne povis plu pagi siajn bankajn ŝuldojn, perdante konsekvence siajn loĝejojn, pliiĝis je 30 procentoj dum la lasta periodo.

Terug naar boven