Al la enhavo

Saluton! Kio estas ĉies opinio temi la Usono?

de Kill_Bill_Vol2, 2007-januaro-14

Mesaĝoj: 64

Lingvo: Esperanto

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-04 18:44:21

manu_fr:...Kompreneble normala usonano minimume posedas : -3 aŭtojn...
Fek'! Mi ĵus memoris: mi konas unu ulon kiun posedas kvin aŭtojn.ploro.gif

Ĉu "la escepto konfirmas la regulon"?

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-04 20:39:43

mccambjd:
manu_fr:...Kompreneble normala usonano minimume posedas : -3 aŭtojn...
Fek'! Mi ĵus memoris: mi konas unu ulon kiun posedas kvin aŭtojn.ploro.gif

Ĉu "la escepto konfirmas la regulon"?
Kara, mi pensas, ke proverboj ĉiam havas sencon, se ne ... ili ne ekzistus !
Mi ankaŭ serĉis, kiom da konatuloj posedas pli ol 2 aŭtojn cirkaŭ mi.
Rezulto : 0.
Kutime, 2 aŭtoj necesas, kiam kaj la edzo kaj la edzino laboras en normala familio. Pli ol 2 aŭtoj rare necesas, kaj oni ne bezonas aŭtoj, tre grandaj, kiuj poluas kun CO2 kiel viaj 4X4, maljunaj Chevrolet, Pickup ktp...
En Usono mi ĉiam vidis la kontraŭon : multaj aŭtoj.
Sed, la problemo estas, ke vi ne volas vidi la evidentecon. Ne gravas. Vivu tiel, kiel vi volas : mi ne dubas ke vi estas riĉa, se vi estas fizikisto, sed por mi ne estas granda riĉeco. Mi ne ĵaluzas vian vivon. Ne estas la temo, se vi volas scii.
Mi bedaŭras nur pro tio, ke vi (la usonanoj) ekspluatas kaj samtempe grave poluas la planedon (la nian mi dirus); mi ne bedaŭras pro la problemo, ke oni ne samvidpunktas. Tio estas la vivo.

PS : vi ne konas ulojn kiuj vivas kun televido en ĉia ĉambro? Sed mi, jes. Strange, ili estas de Usono. Kie mi iom da tempo vivis, tamen.
Ĉu vi fermas ĉiam viajn okulojn, aŭ ĉiam dormas ? Aŭ eble vivas en la dezerto ?
Mi forgesis precizi, kiom da banejojn posedas viaj domoj estas ankaŭ tre interesa temo : 2 /3 / 4 ? Por kion fari verdire ? Akvo ja estas riĉeco sen limo en Usono, vi jam diris al ni.

Kiel diris Mendacapote : malfermu la okulojn (almenaŭ iomete mi petas)
okulumo.gif

Manu
sal.gif
(de mia flanko, mi sufiĉe diris pri mia opinio en tiu fadeno. Mi preferas paroli pri naturo, bestoj, muziko ktp...) okulumo.gif

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-majo-04 21:45:23

tio ĉi diskuto komenciĝi tro malsimple por mia komencantesperanto... Sed, mi volas demandas kial estas pli bona havas granda ekomomio kaj poluado, al havas malgranda ekonomio kaj poluado? Mi ne komprenas la logiko...
Se ĝi volas diri ke Usono eksportas la plejparto de varoj, mi legis hieraŭ en mia libro ekonomiko, ke Usono exportas 6 % de GDP, (2002, Nigeria-49, togo-25, Kenya-16, Phillipines-53, Brazil-9, Malaysia-110 (ebla?) Japan-10 ktp), kaj mi legis ke Usona havas granda deficito-> importas pli ke eksportas. Sed jes, estas multe da primara varoj, ili ne bezonas multe brulaĵo, sed estas ankaŭ pli malmultekosta kaj riĉiĝi Usonon kiun povas pagi por reduktas poluado

Se la ekonomia estas si granda, eble devas ŝrumpi? Pli servo kaj malpli konsumantvaroj?

Sed vere, Europo estas granda problemo ankaŭ, kaj kiam la mondo malriĉa povas aŝeti aŭtojn...

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-05 01:26:15

manu_fr:Kompreneble normala usonano minimume posedas...
Kie vi aŭdis tiujn stultaĵojn?

Mi konas multajn usonanojn (kompreneble), kaj neniu el ili propras tri aŭtojn. Mi konas iom da familioj kiuj propras pli ol unu aŭto, sed ciu homo propras nur unu - la edzo propras unu, la edzino propras unu, kaj eble la pliaĝaj geknaboj ĉiu propras unu. Sed mi ne konas unu homon kiu sole propras pli ol unu aŭto.

Mi ankaŭ ne havas televidilojn en ĉiuj ĉambroj. Kiel kun aŭtoj, mi certe ne konas iun ajn kiu faras. Mi havas du - unu en mia loĝĉambro, kaj unu en mia dormĉambro. Sed, la dormĉambra televidilo estas tre malnova kaj malgranda, kaj mi neniam aktivigas ĝin.

Mi kredas ke vi ne scias multajn pri kutima usona vivo (eĉ se vi kredas ke vi faras). Televidaj reprezentoj de "Dynasty" aŭ "Dallas" malreprezentas la veron pri la usona vivmaniero de normalaj homoj.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-05 12:17:04

RiotNrrd:
manu_fr:Kompreneble normala usonano minimume posedas...
Kie vi aŭdis tiujn stultaĵojn?

Mi konas multajn usonanojn (kompreneble), kaj neniu el ili propras tri aŭtojn. Mi konas iom da familioj kiuj propras pli ol unu aŭto, sed ciu homo propras nur unu - la edzo propras unu, la edzino propras unu, kaj eble la pliaĝaj geknaboj ĉiu propras unu. Sed mi ne konas unu homon kiu sole propras pli ol unu aŭto.

Mi ankaŭ ne havas televidilojn en ĉiuj ĉambroj. Kiel kun aŭtoj, mi certe ne konas iun ajn kiu faras. Mi havas du - unu en mia loĝĉambro, kaj unu en mia dormĉambro. Sed, la dormĉambra televidilo estas tre malnova kaj malgranda, kaj mi neniam aktivigas ĝin.

Mi kredas ke vi ne scias multajn pri kutima usona vivo (eĉ se vi kredas ke vi faras). Televidaj reprezentoj de "Dynasty" aŭ "Dallas" malreprezentas la veron pri la usona vivmaniero de normalaj homoj.
Kara amiko,

Mi mem laboras en amerika entrepreno, loĝis en Kolorado, vizitis Kalifornio, Utaho, New Meksiko, Wiomingo,...
Mi ĉiutage laboras kun amerikanoj, kaj sufiĉe diskutas (angle !) kun ili, ĉar mi estas tre kurioza homo.
Ankoraŭ ekzemplo lastsemajne estis amerikana inĝeniero, kiu, diskutante kun ni, kulpis pro fakto, ke ŝi posedas 4 aŭtojn, almenaŭ 4 televidojn (ŝi ne eĉ memoris !), 3 banejojn en granda domo, ktp...
Ŝi NENIAM konsciis antaŭe diskuti kun ni, ke tio povus esti tro.
Ĉu ekzemplo izolata ? Bedaŭrinde, ne...

Vi vere povas diri, ke mi ne konas Usonanojn, sed mi timas, ke neniu kredos vin.

Aŭ, kiel mi jam diris, vi ne estas normala(j) amerikano(j): tio tute eblas, ĉar jam vi estas esperantistoj !
Sed jes, Usono estas lando kun samtempe ege riĉaj homoj, kaj ege malriĉaj.

Kaj verdire, en Francio kaj ĝenerale Eŭropo estas ankoraŭ multe al fari, sed almenaŭ franculoj konsciis de la problemo, kaj verŝajne ne estas la kazo por usonanoj...ploro.gif

ĝis la !

Manu

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-05 16:04:01

Kara manu,

Mi ne provis ofendi vin. Sed kion vi diris estis malprava, kiam vi diris ke ordinaraj usonanoj posedas tri aŭtoj, aŭ televidiloj en ĉiuj ĉambroj. Iom da usonanoj certe faras, sed ili estas malgranda procento.

Mi kredas ke vi renkontis iun, kiu havas multajn aŭtojn kaj televidilojn. Sed, unu homo ne estas ĉiuj homoj. Eĉ se vi konas kelkajn homojn kun multaj aŭtoj kaj televidiloj, estas ankoraŭ malprava diri ke kion vi diris estas veraj de plejaj usonanoj.

Normalaj usonanoj posedas unu aŭton, kaj nur unu aŭ du televidilojn. En iom da grandegaj urboj (kiel Novjorko), multaj homoj ne posedas eĉ unu aŭton. En ruraj lokoj, vi trovos homoj kun pli aŭtoj - kutime unu aŭto (por veturanta), kaj unu kamiono (por laboranta). Sed, plejparte, ordinaraj usonanoj posedas nur unu.

Mi ne disputis kun vi ke usonanoj ne loĝas en grandaj domoj, aŭ ke niaj aŭtoj ne estas ankaŭ pligrandaj ol en aliaj lokoj. Mi ankaŭ ne disputis ke usonanoj ne povus uzi malpli energion ol ili faras. Ĉiuj el tiuj asertoj estas veraj, kaj ni povus fari plibona. Mi nur disputis kun vi ke la asertoj vi faris pri la ordinaraj numeroj de posedaj aŭtoj kaj televidiloj estis malpravaj.

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-07 05:39:57

Manu kaj RiotNrrd,

Mi direktas vian atenton ĉi tie.

Ŝajnas ke Francio kaj Usono havas tre similajn numbrojn da aŭtoj por homo, almenaŭ en 1999.

Post legis la komentoj de RiotNrrd: antaŭe mi devis skribi ke mi konas unu familion kiun posedas kvin aŭtojn.

Denove, mi asertas ke mia okuloj malfermas; mi nur bezonas ke bonaj donitaĵoj subtenas nian diskuton.

manu_fr (Montri la profilon) 2007-majo-09 18:11:23

mccambjd:Manu kaj RiotNrrd,

Mi direktas vian atenton ĉi tie.

Ŝajnas ke Francio kaj Usono havas tre similajn numbrojn da aŭtoj po homo, almenaŭ en 1999.

Post legis la komentoj de RiotNrrd: antaŭe mi devis skribi ke mi konas unu familion kiun posedas kvin aŭtojn.

Denove, mi asertas ke mia okuloj malfermas; mi nur bezonas ke bonaj donitaĵoj subtenas nian diskuton.
Amikoj,

vi vidu 'bonajn' statistikojn sube
(kompreneble de la sama sito kiel la via)
ranko temas pri la energio/homo/lando
USONO : 1
...
FRANCIO : 10
ktp...

http://www.nationmaster.com/graph/ene_usa_per_per-...

eble, oni ne havas la samajn grandajn aŭtojn ?? (kiel mi jam diris)

bonan konsumadon !

Manu
PS : franculoj nur spertas konsumi vinon, ĉu vi ne scias ?
rideto.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-majo-10 01:18:48

manu_fr:

vi vidu 'bonajn' statistikojn sube
(kompreneble de la sama sito kiel la via)
ranko temas pri la energio/homo/lando
USONO : 1
...
FRANCIO : 10
ktp...
Kial Francio uzas tiom pli da energio ol Germanio, Japanio, Italio, Britio, ktp.? Ŝajnas ke Francianoj uzas preskaŭ duoblan da la energio ol Italianoj. Kial?

Eble vi povus ĵeti viajn ŝtonojn ĉe viaj propraj vitraj domoj? rido.gif

mccambjd (Montri la profilon) 2007-majo-10 03:56:14

RiotNrrd:Kial Francio uzas tiom pli da energio ol Germanio, Japanio, Italio, Britio, ktp.? Ŝajnas ke Francianoj uzas preskaŭ duoblan da la energio ol Italianoj. Kial?
Mi hezitas helpi Manu, ĉar li disputas sufiĉe bone, sed mi volas esti justa.

Vidu ĉi tie!

Ĉinio: 7.02 egalvaloraj tunoj CO2 por homo en 2003
Svedio: 7.95
Francio: 9.26
Italio: 9.92
Japanio: 10.5
Rusio: 11.0
Germanio: 12.3
Usono: 23.4
Kanado: 23.5
Aŭstralio: 26.1

Fakte, la sola riĉa industriiĝita lando, kiu emisias malpli da forceja-gasoj por homo ol Francio, estas Svedio.

Ankaŭ, mi kalkulas por vi efikecon (tuta landa producto je egalaĉetpovo en 2002 por tuno en 2003):

Svedio: 3280 Usona $/tuno
Francio: 2900
Italio: 2660
Japanio: 2560
Germanio: 2200
Usono: 1530
Kanado: 1260
Rusio: 1100
Aŭstralio: 1080
Ĉinio: 1080

Vi rimarkos ke la malgrandaj landoj estas pli efikaj ol la grandaj. En granda lando, oni devas veturi pli malproksime por renkonti oniajn najborojn.okulumo.gif

Reen al la supro