Kwa maudhui

Mi serĉas kunlaborantojn

ya piotrek92, 9 Aprili 2009

Ujumbe: 6

Lugha: Esperanto

piotrek92 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2009 9:42:09 asubuhi

Saluton! Mi serĉas personojn de la tuta mondo en aĝo 15-20 por la projekto montranta kia nia mondo estas. Mi volas montri kiel disvolvitaj estas landoj, kiuj estas diferencoj, kiaj estas avantaĝoj de landoj.

Pli konkrete mi skribos se iu sendos min privatan mesaĝon.

Ps. Mi petas helpon, ĉar tiu projekto estas en mia lernejo kaj mi elpensis ke plej bone estus fari filmon kun aliaj geesperantistoj okulumo.gif

Ĝis!

Anel357 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2009 1:35:54 alasiri

Ŝajnas interesa; sed skribu pli pri tiu projekto! ridulo.gif

skeptikulo (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2009 1:56:01 alasiri

Mi ege volus partopreni en ĉi tiu projekto... Sed mi jam estas 24-jara ploro.gif.

piotrek92 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2009 2:29:08 alasiri

Nu, filmeto ne celas esti ion bonegan Mi volas montri kiaj estas aliaj landoj, ekzemple estos 4 filmetoj de aliaj landoj, ĉiu filmeto estos konstuataj de kelkaj gravaj partoj, ekzemple:
- domoj, ŝtratoj, pejzaĝoj
- sporta bazo (kluboj, gimnastikejoj, stadionoj ktp
- monumentoj
- specialaĵoj ( ĉio, kio ne estas en antaŭaj partoj kion filmfaranto volas montri)

Post tio en filmeto ĉiu filmfaranto opinios ĉiun parton kun notoj 1-5. Sian landon oni ne povos noti, nur aliajn. La lando, kiu havos plej multe da poentoj estos plej bela/moderna ktp.

Tia estas mia ideo. En filmetoj oni petas paroli en nacia lingvo. Tradukoj estos per esperanto farataj. Kvalite ne devas esti bonega, se vi havas ian kameron, faru filmeton simple. Estas nur unu peto, por lokumi kameron en io, kio ne tremas, ĉar estus pli bele

Ĉu vi konsentas kun mi? Mi tre ĝojus ke vi partoprenus en tiu dokument-filmeto

Kaj se vi estas 24 jara, mi ne havas problemon, certe vi povas partopreni ridulo.gif

piotrek92 (Wasifu wa mtumiaji) 9 Aprili 2009 2:37:23 alasiri

Kaj mi forgesis diri ke mi ne pensas por fari filmojn de tutaj landoj. Ĉiu partoprenanto faros filmeton de sia urbo, aŭ placoj kiuj estas ĉirkaŭ tiu urbo

piotrek92 (Wasifu wa mtumiaji) 17 Aprili 2009 9:26:10 alasiri

jam neaktuala, mi projekton malfaris

Kurudi juu