Al la enhavo

Saluton! Kio estas ĉies opinio temi la Usono?

de Kill_Bill_Vol2, 2007-januaro-14

Mesaĝoj: 64

Lingvo: Esperanto

Kill_Bill_Vol2 (Montri la profilon) 2007-januaro-14 21:16:46

precipe Prezidanto Bush? Mi estas de Usono, kaj mi scias ke plej homoj ĉi tie ne ŝatas lin...sed kio koncerne ĉiuj alia homoj en la mondo, precipe depost la sendado de plu trupojn?

Mi pensas mia gramatiko estas malbonon okulumo.gif

nw2394 (Montri la profilon) 2007-januaro-15 16:07:34

Kill_Bill_Vol2:Mi pensas mia gramatiko estas malbonon
Mi ankaŭ. Ne gravas.
precipe Prezidanto Bush? Mi estas de Usono, kaj mi scias ke plej homoj ĉi tie ne ŝatas lin...sed kio koncerne ĉiuj alia homoj en la mondo, precipe depost la sendado de plu trupojn?
Mi estas de Anglio, lando kiu parte estas akcesora ŝtato de Usono (sed ni ne havas voĉdonrajto elekti la Prezidanton). Mia primara konsidero dum la lasta prezidanta elekto estis, "ja la Usono povas trovi du pli bonan kandidatojn".

Nun, Bush iĝis parto de la problemo. Ĉi tie, Blair ne estas pli bona. (Kaj la verŝajna anstataŭo de Blair, sanktafekta Brown, eble estos eĉ pli malbona). Se estus simultana milita bato por forigi ilin, ne gravus al mi.

Nick

Kill_Bill_Vol2 (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 22:22:16

nw2394:
Kill_Bill_Vol2:Mi pensas mia gramatiko estas malbonon
Mi ankaŭ. Ne gravas.
precipe Prezidanto Bush? Mi estas de Usono, kaj mi scias ke plej homoj ĉi tie ne ŝatas lin...sed kio koncerne ĉiuj alia homoj en la mondo, precipe depost la sendado de plu trupojn?
Mi estas de Anglio, lando kiu parte estas akcesora ŝtato de Usono (sed ni ne havas voĉdonrajto elekti la Prezidanton). Mia primara konsidero dum la lasta prezidanta elekto estis, "ja la Usono povas trovi du pli bonan kandidatojn".

Nun, Bush iĝis parto de la problemo. Ĉi tie, Blair ne estas pli bona. (Kaj la verŝajna anstataŭo de Blair, sanktafekta Brown, eble estos eĉ pli malbona). Se estus simultana milita bato por forigi ilin, ne gravus al mi.

Nick
Dankon! Sed lia aplaŭdo rango estas tre malalta. Plej homoj konsentos ke li estas stultulo.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 22:49:45

Iufoje mi entute ne komprenas usonanojn. Ili konstante skribas, ke ilia prezidento estas stultulo.
Sed vi (usonanoj) mem elektis lin duan fojon!!! por estri vian landon.
LMMO, estas du kialoj:
1. Usonanoj similas al sia prezidento.
2. Demokratia elekto ne estas la plej taŭga metodo serĉi normalan ŝtatestron.

Rusianoj ne opinias sian prezidenton stulta!

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 23:08:07

Terurĉjo:Sed vi (usonanoj) mem elektis lin duan fojon
Ne. Mi ne elektis lin. Mi voĉdonis por Gore (unue, en 2000) kaj Kerry (due, en 2004). Buŝ ĉiam tre malplaĉegas al mi! Mi tute ne konsentas kun li, pri iu ajn. La milito en Irako, la raketoj en Eŭropo, ktp. Mi ne eĉ ŝatas la sonon de lia voĉo.

Mi nur feliĉas ke en 2008, li foriros. Sed, estas ne sufiĉe baldaŭ por mi!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-aprilo-29 23:30:44

Tamen plimulto de la usona nacio elektis.

En Rusio multas diskutoj pri diversaj metodoj elekti saĝan prezidenton kaj regnestron.
Oni eĉ opinias kaj proponas elekti novan caran dinastion por ĉiam.
Mi mem estas vera kontraŭulo de tiuj proponoj, tamen en la ideo estas io interesa, ĉar ĉiu caro volas transdoni al sia filo, estonta caro, normalan, evoluantan ŝtaton, dum profesiaj politikistoj konsideras nur hodiaŭajn problemojn, en malmultaj fojoj - nmorgaŭajn, ĉu ne?

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-30 00:23:34

Ĉi tiu planedo ne eblos subteni la usonan vivmanieron pli longe. Buŝ ne estas la malsano, li estas nur iu simptomo. La usonanoj ne solvos iliajn problemojn kun iu nova prezidanto; ili devus humanigi la tutan sistemon unue.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-aprilo-30 00:42:22

Mi ne ŝatas Bush, se li estas stulta, mi ne scias, sed mi ne ŝatas lia politikon. Estas multaj pli malbonaj ŝatestro sur la mondo, sed la prezidanto de Usano estas la plej potenca persono de mondo. Se la popoloj de... Malto eksemple, elektus iu malbona prezidento, la popoloj de Malto suferus, sed se la popoloj de usono elektus malbona prezidento, tio influas ĉies.

Terurĉo skribis:
"1. Usonanoj similas al sia prezidento.
2. Demokratia elekto ne estas la plej taŭga metodo serĉi normalan ŝtatestron."

La unua estas ebla, mi ne scias, sed la procento de personoj kui voĉdoni ne estas alta, ĉu ne? Se eksemple, 50 % voĉdonus, 55% de ilin voĉdoni al Bush, 27.5 % de usanoj voĉdonus al bush...

la dua problemo estas, ke estas nur du alterativo se oni volas vidi cia elkto en blanka domo -> taktika elekto

Plue, la televidio, gazeto ktp, havas multa da potenco. Krei unu ekstera insidanto (hitler, sovjet, cuba), kiel teroristoj, kunligas unu popolo (chechnya en Russio?).

Kaj la caro dinastion ŝajas al mi tre danĝera. Ĉu la ido de caro estas stulta, freneza, malica...? Kaj la ŝtatestro ne devas krei iu bonan mondon por lia/ŝia ido, tamen por lia/ŝia popolo.

Mi opinias, ke la politiko estas tro multa de la persono, devas esti de la politiko.

awake (Montri la profilon) 2007-aprilo-30 01:55:12

Kial ne? Mi malkonsentas. Fakte, la tuta mondo povus havi eĉ pli bonan normon de vivo. Ni povas fari ĉi tion sen malhelpi la medion. La celo estu plibonigi la vivmanieron de ĉuij homoj. Se vi deziras farigi Usonon kaj aliajn iĝi triaj mondaj landoj, vi malsukcesos. Se vi volas levigi ĉiujn homojn al pli bona vivo, do mi konsentas.

La vojo al ĉi tiu celo estas laŭ naturscienco kaj teknologio. pli novaj, pli bonaj, pli puraj, kaj pli ĉipaj specoj de energio devos esti disvolvita. Pli bona konservado povus helpi ankaŭ.

Mendacapote:Ĉi tiu planedo ne eblos subteni la usonan vivmanieron pli longe.

Mendacapote (Montri la profilon) 2007-aprilo-30 02:29:42

Ĉu "AWAKE"???

Malfermu viajn okulojn!!!

Reen al la supro