Ujumbe: 6
Lugha: Esperanto
sotobleat (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2009 9:59:44 alasiri
KoLonJaNo (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2009 10:22:15 alasiri
sotobleat:Laŭ Vikipedio, la 2010 mondkongreso estos en Havano, Kubo. (verŝajne)Verŝajne ĝi estos malpli amuza ol la antaŭa kuba UK, kiu okazis en 1990, kiam Fidel ankoraŭ viglegis.
Kompreneble ne certas, ĉu Raúl eltenos ĝis somero de la venonta jaro.
Eble eĉ okazos dua revolucio ...
Mi ne sufiĉe konas esperanton por atendi la venontan kongreson en Pollando.Vi ja bone konas Esperanton; nur viaj scioj bezonos ankoraŭ kreski dum la venontaj 15 monatoj.
Do vi ne partoprenos la jubilean kongreson en Eŭropo, sed pacience atendos unu jaron kaj ĉeestos la venontan UK-on, kiu ja okazos en Ameriko.
Mi kaj mia amiko estas usonanoj. En 2010, ni estos 18 kaj mia amiko estos diplomiĝinta.Vi estos 18-jaraj kaj plenkreskuloj -- laŭ la leĝo.
(Tamen fakte ne, ĉar vi ja rajtos stiri aŭton kaj voĉdoni kaj soldatservi, eble eĉ spekti maldecajn filmojn en kinejo, sed ne konsumi alkoholaĵojn en drinkejo, ĉu? ).
Ĉu via amiko estas geniulo aŭ ĉu li nur forlasos la mezlernejon post unu jaro?
Diplomiĝo kutime estas la sukcesa fino de plurjara universitata studado ...
Ĉu estas iu maniero por iri al Kubo. (laŭleĝe)Jen interesa demando.
Se mi bone komprenis la situacion, la kubanoj volonte akceptos viajn dolarojn, kiam vi venos turisme al ilia insulo.
Kaj konsiderante, kion s-ro Obama jam faris dum apenaŭ tri monatoj post enoficiĝo, fina normaligo de uson-kubaj rilatoj ŝajnas esti treege baldaŭ realigebla.
Iom naive mi ja supozas, ke ekzistas pli gravaj malamikoj de Usono ol la kadukiĝinta pensiula gvidantaro de kariba insulego.
Sukceson mi deziras al vi!
Scivoleme pri aliulaj komentoj,
Kolonjano
Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 13 Aprili 2009 11:08:21 alasiri
Esperantst (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2009 12:57:37 asubuhi
laŭ mia informo oni povas senprobleme vojaĝi de Meksiko al Usono. Nur rekte oni ne povas iri.
Amike, Martin
jan aleksan (Wasifu wa mtumiaji) 14 Aprili 2009 7:49:24 asubuhi
Tria ebleco, vi iĝas spionisto de la CIA.
,
Sxak (Wasifu wa mtumiaji) 21 Julai 2009 4:23:45 alasiri
Mi pensas ke eble mi venos tien kaj mi ne scias kiun monon mi kunprenu.
Por mi certe estus ple oportune veni kun rusaj rubloj, sed se tie estas neniu problemo kun eŭroj, tio por mi estus en ordo. Sed usonaj dolaroj ne estas por mi oportuna valuto, ĉar reveninte mi ne plu bezonos ilin kaj ne scios kion mi faru pri ili krom rea ŝanĝo
Mi interesiĝas pri facileco de ŝanĝo de ĉiu valuto al la kuba valuto kaj pri honesteco de kurzo surloke.