訊息: 8
語言: Esperanto
crescence (顯示個人資料) 2009年4月14日上午8:34:43
Unu ekzempla frazo ilustrante la vorton de la tago "rajdi" aperas al mi malkomprenebla :
Ne estas piediranto kolego al rajdanto.
Mi ne speciale komprenas la prepozicion "al".
Dankon
sergejm (顯示個人資料) 2009年4月14日上午8:48:34
crescence:Ne estas piediranto kolego al rajdanto.Tio estas traduko de rusa proverbo
Пеший конному не товарищ
Prononcu:
Peŝij konnomu ne tovariŝĉ.
konnomu (rajdanto) estas en dativo, do en Esperanta traduko estas uzata 'al'. Eble pli bone estus uzi 'de'
La proverdbo en pli kutima vortordo:
Piediranto ne estas kolego de rajdanto.
Rajdanto ne opinias ke piediranto estas lia kolego (egala al li).
Araneo (顯示個人資料) 2009年4月14日上午9:03:20
La frazo esras korekta, sed mi prefere
dirus: Piediranto ne estas kolego de rajdanto.
Amikece, Erkka (Amier)
crescence (顯示個人資料) 2009年4月14日上午9:06:20
sergejm:Dankon al vi ! Mi pli bone komprenas la uzon de la prepozicio "de". Tio pli bone similas la francan frazon.
konnomu (rajdanto) estas en dativo, do en Esperanta traduko estas uzata 'al'. Eble pli bone estus uzi 'de'
La proverdbo en pli kutima vortordo:
Piediranto ne estas kolego de rajdanto.
Rajdanto ne opinias ke piediranto estas lia kolego (egala al li).
crescence (顯示個人資料) 2009年4月14日上午9:09:00
Araneo:Saluton!Dankon... Mi ankaŭ preferas la prepozicion "de".
La frazo esras korekta, sed mi prefere
dirus: Piediranto ne estas kolego de rajdanto.
Amikece, Erkka (Amier)
jchthys (顯示個人資料) 2009年4月14日下午3:00:21
Parenteze, ĉu iu ĉi tie konas http://esperanto-word-of-the-day.blogspot.com/? Estas la vorto de la tago el lernu! en Esperanto, la angla, la germana, la franca, la itala, la portugala, la rumana kaj la hispana.
crescence (顯示個人資料) 2009年4月14日下午3:21:40
jchthys:Parenteze, ĉu iu ĉi tie konas http://esperanto-word-of-the-day.blogspot.com/?Dankon pro tiu hiperligo.
Sed, multajn erarojn en la franca traduko ni vidas ! Eble, elektronika traduko ?
jchthys (顯示個人資料) 2009年4月15日下午12:07:06
crescence:Mi supozas, ke la aŭtoro de la blogo deziras, ke la traduko estu tre proksima laŭvorte al la Esperanto, eĉ se la franca, angla ktp estas aĉa.jchthys:Parenteze, ĉu iu ĉi tie konas http://esperanto-word-of-the-day.blogspot.com/?Dankon pro tiu hiperligo.
Sed, multajn erarojn en la franca traduko ni vidas ! Eble, elektronika traduko ?