Към съдържанието

Ĉu serioza kurso pri la rusa lingvo?

от jmarco, 15 април 2009

Съобщения: 3

Език: Esperanto

jmarco (Покажи профила) 15 април 2009, 20:33:21

Mi enskribiĝis ĉe www.livemocha.com kie oni povas elekti kursojn pri iuj plej parolataj lingvoj. Pro kuriozeco mi elektis la rusan, sed por itala parolanto kiel mi, tia kurso ne helpas kompreni la gramatikon, almenaŭ en la unuaj lecionoj, do mi ne komprenas kiel skribi vortojn (inter aliaj, estas amaso da malfacilecoj) ktp.
Ĉu iu konas alian perretan kurson kie mi povas pli bone lerni la lingvon?

Andybolg (Покажи профила) 16 април 2009, 10:05:32

Jen vi povas elŝuti la "Princeton Course"-on. (En la angla.)
Mi aŭdis ke ĝi estas bona.

Livemocha estas bona por dialogoj kaj lerni novajn vortojn, sed ĝi ne bone eksplikas la gramatikon.

jmarco (Покажи профила) 16 април 2009, 15:34:36

Andybolg:Jen vi povas elŝuti la "Princeton Course"-on. (En la angla.)
Mi aŭdis ke ĝi estas bona.

Livemocha estas bona por dialogoj kaj lerni novajn vortojn, sed ĝi ne bone eksplikas la gramatikon.
Dankon pro via konsilo, mi estas elŝutanta la dosieron. Ĝi bezonos almenaŭ duonhoron en mia sistemo. sal.gif

Обратно нагоре