Al la enhavo

akcentaj konsonantoj

de crescence, 2009-aprilo-17

Mesaĝoj: 33

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 06:33:50

Germana linvo ankaŭ havas specialajn literojn kaj ĝi havas eblecon srcibi sen ili, se mi ne eraras:
ü => ue
ö => oe
ä => ae
ß => ss
Kiel vi viads, principo 'unu speciala litero = unu anstataŭa litero' ne validas.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 06:49:04

Ĉiuj literoj de preskaŭ ĉiuj lingvoj jam troviĝas en la Unikoda signaro. Kial ni do uzu anstataŭajn signojn? Eble se oni uzas malnovtipan skribmaŝinon, sed tiuj ja estas senutilaj interrete.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 07:48:12

Rodrigoo:
Jen la ligilo:
[url=http://zz9pza.ath.ĉ/fs/ahk/Tajpi.htm]Tajpi[/url]
La ligilo ne funkcias.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 08:58:14

Saluton!

crescence:
Rodrigoo:Jen la ligilo:
[url=http://zz9pza.ath.ĉ/fs/ahk/Tajpi.htm]Tajpi[/url]
La ligilo ne funkcias.
Tiu ligilo ne funkcias, ĉar la landkoda supra retregiono de Kristnaskinsulo (.cx) transformiĝis al , kiu tute ne ekzistas.

Do aŭ mane korektu la ligilon en la koncerna loko de via preferata retumilo aŭ provu jenan anstataŭaĵon.

Dimanĉe el Rejnlando,
Kolonjano

P.S.: Ĉu iu scias, kiel malhelpi aŭtomatan transformiĝon de ikso-kombinaĵoj ene de URL-o?

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 09:50:28

Mi povis elŝuti Tajpi.exe. Dankon al vi. Mi uzis ĝin. Jen la rezultato : la esperantistaj konsonantoj kun supersigno perfekte aperas en la retpaĝo, sed la francaj konsonantoj kun supersigno malaperas ! rideto.gif Kia koŝmaro !

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 11:19:10

sergejm:Germana linvo ankaŭ havas specialajn literojn kaj ĝi havas eblecon srcibi sen ili, se mi ne eraras:
ü => ue
ö => oe
ä => ae
ß => ss
Kiel vi viads, principo 'unu speciala litero = unu anstataŭa litero' ne validas.
Tio okazis pasinte, kiam multaj germanoj uzis usonajn klavarojn kaj ne povis tajpi la supersignitajn literojn. Hodiaŭ preskaŭ neniu plu faras tion.
crescence:
Mi povis elŝuti Tajpi.exe. Dankon al vi.
Mi miras, ke la uzantoj de Vindozo tiom emas instali iun ajn programon.
Rodrigoo:
En Linukso mi neniam havis tian problemon, ĉar estas nur "ŝalti" la klavaron.
Vi pravas, ekzistas Esperanta klavaro por Linukso. Sed tiu klavaro ankaŭ havas malavantaĝojn, almenaŭ por mi.

1) Ĝi estas bazita sur la usona klavaro, do la pozicioj de la signoj ŝanĝiĝas, ĉefe la pozicioj de la neliteraj signoj.
2) Oni ne plu havas ekz. la literon 'x', kiu estas ĉiam bezonata por la programo Emacs, kiun mi ofte uzas.
3) Oni devas lerni la ĝustan klavon por ĉiu supersignitan literon.

Do mi trovis alian metodon por Linukso, mi nun uzas la klavon "AltGr" (dekstra Alt klavo) por selekti la supersignitan literon:
AltGr + u => ŭ
AltGr + s => ŝ
ktp.

Mi kreis ĉi tiun dosieron por difini la klavojn:
keycode 54 = c C ccircumflex Ccircumflex ccircumflex Ccircumflex
keycode 42 = g G gcircumflex Gcircumflex gcircumflex Gcircumflex
keycode 43 = h H hcircumflex Hcircumflex hcircumflex Hcircumflex
keycode 39 = s S scircumflex Scircumflex scircumflex Scircumflex
keycode 30 = u U ubreve Ubreve ubreve Ubreve
keycode 25 = w W jcircumflex Jcircumflex jcircumflex Jcircumflex

Per la komando "xmodmap nomo_de_la_dosiero" vi ŝaltas tiun metodon. La kodo de la klavo (keykode) dependas de via sistemo. Vi trovas la ĝustan kodon per la komando "xev", kiu montras la X-eventon kaŭzitan de la premo (kaj malpremo) de iu klavo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 12:13:29

horsto:
Vi pravas, ekzistas Esperanta klavaro por Linukso. Sed tiu klavaro ankaŭ havas malavantaĝojn, almenaŭ por mi.

1) Ĝi estas bazita sur la usona klavaro, do la pozicioj de la signoj ŝanĝiĝas, ĉefe la pozicioj de la neliteraj signoj.
2) Oni ne plu havas ekz. la literon 'x', kiu estas ĉiam bezonata por la programo Emacs, kiun mi ofte uzas.
3) Oni devas lerni la ĝustan klavon por ĉiu supersignitan literon.
Verŝajne dependas de persona gusto, kiun sistemon oni uzas skribante en esperanto. Mi ne pripensas ke mi skribas supersignitan literon sed ajnan literon. Mi tre rapide lernis kie en la klavaro mi havas ĉ,ĝ,ĵ,ŝ,ĥ kaj ŭ. Per Keyman (Vindoze) aŭ KMFL (linukse) eblas tuj ŝanĝi klavaron per "hot keys" (ĉu estas bona esprimo esperante?). Ankaŭ eblas elekti nacian klavaron en unu programo kaj esperantan en alia. Eĉ en du instancoj de sama programo eblas uzi malsamajn klavarojn. Laŭ mi estas grava malavantaĝo premi plurajn klavojn por atingi unu literon.

crescence (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 13:09:34

Kia komplikeco ! Mi tre deziras anstataŭi la esperantajn konsonantojn kun supersigno... Neniu supersigno : la revo por uzi ĉiujn klavarojn ! Kiu povas decidi tion ?

horsto (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 22:45:46

crescence:Kia komplikeco ! Mi tre deziras anstataŭi la esperantajn konsonantojn kun supersigno... Neniu supersigno : la revo por uzi ĉiujn klavarojn ! Kiu povas decidi tion ?
Neniu povas decidi tion, tial tio neniam okazos. Mi ankaŭ ne komprenas, kie vi vidas komplikecon. Per tiuj ses linioj, kiujn mi montris, vi povas alĝustigi vian Linuksan sistemon al Esperanto, sen instali iun ajn programon de nekonata aŭtoro.
Ĉu eble vi opinias instali programon per musklako malkomplika? Programo, kiu gvatas ĉiun klavon, kiun vi premas?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-aprilo-19 23:29:10

Saluton!

crescence:Kia komplikeco ! Mi tre deziras anstataŭi la esperantajn konsonantojn kun supersigno... Neniu supersigno : la revo por uzi ĉiujn klavarojn ! Kiu povas decidi tion ?
Jen la literoj kun supersigno en Esperanto:

Ĉ Ĝ Ĥ Ĵ Ŝ Ŭ -- ĉ ĝ ĥ ĵ ŝ ŭ.

Laŭ-Fundamenta anstataŭa skribmaniero:

Ch Gh Hh Jh Sh U (!) -- ch gh hh jh sh u (!).

Eble vi konsideru lerni Idon (kreita de franco okulumo.gif) aŭ Interlingvaon (laŭdire tre taŭga por latinidlingvanoj):

Tiuj du planlingvoj uzas nur literojn sen supersigno!

"Jes, ni povas!"

Duonserioze,
Kolonjano

Reen al la supro