Al la enhavo

pri politiko

de tarpali, 2009-aprilo-18

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

tarpali (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 05:35:09

ĉu eblas diskuti pri politiko ankaŭ esperante /< ke neniu kolerigos/?

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 06:33:19

Se vi nepre volas eviti kolerigi iun, vi NENION diskutu. Do bonvolu diskuti ankaŭ politikon!

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 18:25:04

Laŭ mi eblas kiam oni parolas nur kun samopiniuloj, aŭ kun nur ĝentilaj homoj. Sed ĉi tiu estas retforumo, kun uloj el la tuta mondo.

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 19:15:56

Mi pensis ke ni ne timu kolerigi iun. Verkisto (eble sveda) skribis: "Se mi priskribas kudrilon, almenaŭ iu unuokululo sentas sin trafita". Kompreneble oni evitu ofendi alian personon, sed ideoj kaj opinioj oni rajtas kritiki laŭ mi.

Mi mem estis antaŭ nelonge involvita en akra diskuto pri religio. Certe ne ĉiuj ŝatis miajn opiniojn kaj inverse.

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 21:37:45

PAroli pri Politiko ??

JES, NI POVAS !!

Esperanto estas ja intelekta ludo... Sed, plie, Esperanto estas ankaŭ POLITIKA ludo !okulumo.gif

erikano (Montri la profilon) 2009-aprilo-18 21:54:38

...Samteme :

Ĉu vi konas "politikajn" retejejojn, esperante skribitajn ?

Mi jam konas la jenajn :

- http://eo.mondediplo.com/

- http://eo.ekopedia.org

(Tiu lasta ne vere temas pri "politiko", sed pri "ekologio". Tial ke mi estas plivole "ekologiisto" - en politika senco -, mi konsideras ĝin iom "politika" okulumo.gif .)

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-aprilo-20 05:44:58

Certe, ni rajtas. Kaj ĉiam kiam iu ajn provas forigi ĉi tiun bazan rajton nian, ni tuj evikciu ĝin. rideto.gif

Kaj dankon pro la ligiloj, Erikano, ĉefe pro la dua! Ĝi estas mirinda!
Kaj, jes, miopinie, aktuale, pli grava (kaj pli politika) agado estas diskuti la klimatan ŝanĝiĝon. Tial mi ekverkis blogon pri tio, kiu scivolas pri la temo, bonvolu nepre komenti miajn blogerojn. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Reen al la supro