Al la enhavo

kopirajto kaj piratoj

de annadahlqvist, 2009-aprilo-18

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-majo-05 07:09:04

Mi pensas ke ne indas diskuti ĉu distribuo de kopirajtaj informoj estas ĝusta aŭ ne. Se ni deziras gardi liberan interreton, ni devas akcepti interŝanĝon de ĉiuj informoj. Sen stranguli tutan interreton ne eblas halti interŝanĝon, do la problemo solvenda estas trovi metodojn pagi al verkistoj, komponistoj ktp. Eldonejoj devas akomodiĝi al nova realo. Disvastigo de kopirajta materialo jam antaŭe okazis, la nova tekniko tamen kapablas fari tion grandskale. Laŭ mi ni nepre malebligu al registaroj kontroli niajn kontaktojn. La ideo de esperanto ja estas faciligi kontakton inter homoj en diversaj landoj. Antaŭ nelonge diversaj reĝimoj malpermesis ĝin, opiniante ĝin "Danĝera lingvo".

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-06 19:40:56

Denove mi tute konsentas. Vi opinias same kiel mi. La plej granda avantaĝo de nuntempo estas, ke ni povas libere esprimadi niajn sentojn. Kelkaj landoj bremsas interreton, espereble tio ne daŭros tro longe. Certe spertaj programistoj trovos metodon kiel ĉirkaŭiri la malpermesojn.
Ĉar mi mem ne ricevas monon pro aŭtoraj rajtoj, tial ŝajnas al mi, ke tio ĝenerale ne necesas. Ĉiu informo devas esti libera por ĉiu uzanto!

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-06 20:31:13

dobri: Kelkaj landoj bremsas interreton, espereble tio ne daŭros tro longe.
Mi timas ke estas male: Ankoraŭ ne multaj landoj baras la interreton, sed baldaŭ estos pliaj.
En Germanio la politikistoj nun volas bari la interreton. La oficiala kialo estas, ke ili volas malebligi la disvastigadon de pornografio kun infanoj. Kompreneble malmultaj homoj kuraĝas kontraŭdiri tion. Sed multaj fakuloj diras, ke tio estas nur preteksto. Tia pornografio disvastiĝas ne per interreto, sed ĉefe per poŝto. Krome, oni planas influi nur la DNS servon. Tio signifas, ke la koncernaj interretaj adresoj ne plu estos tradukitaj, sed se vi havas la nombrajn adresojn aŭ se vi uzas alian DNS servilon (en eksterlando), vi plu povos atingi la paĝojn.
Se la registaro sukcesas enkonduki tiun leĝon, tiam ili povos krei sekretan liston de interretaj paĝoj, kiuj ne plu estos (facile) atingeblaj. La listo devas esti sekreta, ĉar ĝi ja enhavas la adresojn de la paĝoj.
Kelkaj homoj nun komencas pensi ankaŭ pri aliaj barendaj paĝoj. Paĝoj, kiuj disvastigas kopirajtajn informojn, aŭ paĝoj, kiuj disvastigas perforton, aŭ ...

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-07 10:03:19

La interreto estas libera! Ĝi (r)estu libera!

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-07 10:24:47

Rogir:La interreto estas libra! Ĝi (r)estu libra!
Ĉu tia: vi skribas leteron kun bezonata al vi adreso kaj ĵetas ĝin en poŝto-keston.
Post kelka tempo poŝtisto alportas al vi libron kun la bezonata enhavo.
Tiu "interreto" funkciis eĉ en tempoj de Zamenhof, kaj nomiĝas poŝto.

Miland (Montri la profilon) 2009-majo-07 13:18:58

Rogir:La interreto estas libra! Ĝi (r)estu libra!
Ĉu vere? Mi opiniis ke ĉio interreta estas elektronika! rido.gif

darkweasel (Montri la profilon) 2009-majo-07 13:39:32

horsto:
Se la registaro sukcesas enkonduki tiun leĝon, tiam ili povos krei sekretan liston de interretaj paĝoj, kiuj ne plu estos (facile) atingeblaj.
Ah, chu vere? Chu estas tiom malfacile uzi proxigate.info au similan ilon? Se oni volas eviti tiajn malpermesojn, oni povas fari tion - vere.

La vera kialo pro kio tio malbonas estas ke cenzuro estas simple malbona. Sekve, oni vershajne ne nur blokos infanpornografion, sed ankau aliajn "nelauleghajn" ajhojn - kiuj, en Germanujo kaj Austrujo, ech enhavas kelkajn politikajn opiniojn! (nur pensu pri kontraunaziaj leghoj...) Kaj tiam, ne malproksimas ghis bloki chion, kion la registaro ne shatas. Nia demokratio!

annadahlqvist (Montri la profilon) 2009-majo-07 16:59:40

ĉi tiu min timigas: http://www.edri.org/edrigram/campaigns/open-letter...

estas en la angla lingvo, ĉu iu scias infomo en esperanto?

precipe artikolo 22, sed la du aliaj ankaŭ.

Sed estas bone kun la decido en eu parlamento hodiaŭ, ke oni ne povas fermi la intereton por uzanoj sen juĝeja decido.

horsto (Montri la profilon) 2009-majo-07 19:08:51

darkweasel:
La vera kialo pro kio tio malbonas estas ke cenzuro estas simple malbona.
Por vi tio estus malbona. Mi timas la potencon de la grandaj musikaj kaj filmaj eldonejoj kaj de firmaoj kiel Mikrosoft. Ili disponas pri miliardoj da dolaroj kaj ili ne volas, ke la homoj interŝanĝu iliajn produktojn per la interreto. Tial cenzuro ege plaĉus al ili.

La vera demando estas, ĉu la registaroj servas al la homoj aŭ al tiaj ĉiopovaj firmaoj.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-07 22:24:01

Bonege estas dividi tiun, kiun apartenas al alia. Bedaŭrinde la kostojn neniu volonte dividas...

Reen al la supro