Skip to the content

Pasporta Servo 2.0

by cursbenicassim, April 25, 2009

Messages: 10

Language: Esperanto

cursbenicassim (User's profile) April 25, 2009, 9:59:22 PM

Karaj vojaĝemuloj... la projekto Pasporta Servo 2.0 jam malfermas al ĉiuj la aliĝon al la servo... do membriĝu kaj ni ĉiuj plibonigu ĝin!

www.pasportaservo.org

Rodrigoo (User's profile) April 27, 2009, 4:21:12 AM

Uuuuuhu!! Aliĝita!

rido.gif

Sammondane,
Ĥod

Azulreal (User's profile) April 27, 2009, 11:19:25 AM

Mi multe ĝojas, ke tiu surreta versio ebligis al mi la aliĝon al Pasporta Servo!!! rido.gif

Sxak (User's profile) April 27, 2009, 12:16:34 PM

Mi aliĝis al ĝi jam antaŭ 4 aŭ 5 tagoj. Kaj ĝis nun mi ne povas kompreni, kiel oni povas serĉi gastigantojn en bezonataj urboj. Mi ne ankaŭ scias, kio okazos, se iu sendos al mi peton pri gastigado, ĉu mi ricevos leteron aŭ mi devas ĉiutage kontroli la paĝon de Pasporta Servo.
Iu bonvolu trovi min (Rusio-Novosibirsk) kaj sendi al mi iun mesaĝon...

bbc (User's profile) April 27, 2009, 3:05:12 PM

Mi me povas eniri. Kio okazis?

jchthys (User's profile) April 27, 2009, 4:42:46 PM

Eble http://www.tejo.org/eo/ps helpos? Mi ne scias: mi ne ankoraŭ aliĝis.

bbc (User's profile) April 28, 2009, 5:31:13 AM

Dankon.

Mi penas solvi la problemon.

bbc (User's profile) May 1, 2009, 6:00:30 AM

Bedaŭrinde, mi me sukcesis eniri.
Verŝajne mi havas malbonan IP-adreson.

Rodrigoo (User's profile) May 4, 2009, 9:04:46 PM

Karaj, nun funkcias nur por aniĝi ankoraŭ.

"Unua fazo: Aliĝilo malfermita...
Karaj vojaĝemuloj... la projekto Pasporta Servo 2.0 jam malfermas al ĉiuj la aliĝon al la servo... do membriĝu kaj ni ĉiuj plibonigu ĝin!"


Mi ne scias kiel funkcias la gastigpetoj nun.

Sammondane,
Ĥod

bbc (User's profile) May 5, 2009, 3:46:35 AM

Hurai! Mi ene. Dankon al iu, kiu permesis min eniri.

Back to the top