Към съдържанието

mi legis, mi legos

от ritarita, 26 април 2006

Съобщения: 55

Език: Esperanto

Mielo (Покажи профила) 17 юли 2007, 20:49:34

Urho:Mi ĵus legas la libron La biografio de J. R. R. TOLKIEN, sed finne. Mi trovis kelkaijn detalojn interesajn al mi en la libro.

Laŭ la libro J. R. R. TOLKIEN treege ŝatis la finnan lingvon (li ankaŭ iomete regis ĝin), li eĉ inventis unu lingvon baze de la finna. La lingvo nomiĝas "quenya". - Aparte la finna nacia epopeo Kalevala inspiris lin en tiu laboro.

Jen estas eta ekzemplo de la epopeo "Kalevala" (Kalevala estos mia grandega legadoprojekto esperantlingva):
- -
Kara frato, koramiko, kamarado kunkreskinta!
Venu kaj komencu kanti, kune nun kun mi recitu,
kiam ni de du direktoj reciproke nin renkontis.
Mi rekontas vin malofte, vi vizitas min ne ofte
tie ĉi, sur tedaj teroj, ĉe l’ ekstrem’ nordaj limoj.

- -
kaj fontlingve (finne)
- -
Veli kulta, veikkoseni, kaunis kasvinkumppalini!
Lähe nyt kanssa laulamahan, saa kera sanelemahan
yhtehen yhyttyämme, kahta'alta käytyämme!
Harvoin yhtehen yhymme, saamme toinen toisihimme,
näillä raukoilla rajoilla, poloisilla Pohjan mailla.

- -
La tutan finnlingvan tekston de Kalevala vij trovas ĉi tie:
http://www.finlit.fi/kalevala/index.php?m=1&l=...

Kalevala-n tradukis Joh. Edv. LEPPÄKOSKI el la originalo kolektita de Elias LÖNNROT (eldonis Esperanto-Asocio de Finnlando [1964 kaj 1985]).

La interesa detalo estas, ke li tradukis la epopeon ĉ. 30 jaroj (eĉ dufoje)! Oni ja diras, ke lia traduko estas unu el plej bonaj tradukoj de "Kalevala". Nun ekzistas 60 tradukoj al la naciaj lingvoj.

Bv. vidi: http://eo.wikipedia.org/wiki/Kalevala
Mi ŝatus legi la tutan epopeon Kalevala hungare antaŭ longe. Ĝi estas bela sed iom malfacila legaĵo. Mi pensas ĉiam, mi legos ĝin, se mi estos tute freŝa. Kaj mi tenas ĝin proksime al mi. rido.gif

Urho (Покажи профила) 18 юли 2007, 06:15:07

Mielo:Mi ŝatus legi la tutan epopeon Kalevala hungare antaŭ longe. Ĝi estas bela sed iom malfacila legaĵo. Mi pensas ĉiam, mi legos ĝin, se mi estos tute freŝa. Kaj mi tenas ĝin proksime al mi. rido.gif
Jes, Vi pravas. Almenaŭ al mi la legado de "Kalevala" estas la dumviva projekto (eĉ en la finna lingvo – en mia gepatrlingvo)!

Parenteze, se vij intencas havigi esperantlingvan version de "Kalevala", bv. iri al la paĝo de EAF: www.esperanto.fi/Vendejo

vbanaitis (Покажи профила) 01 септември 2012, 06:28:35

Chu en 2007 chesis legado?
Ankau mi bedauras, ke KALEVALA ne ekzistas en la hungara, sed mi ghuas la TRAGEDIOn DE L'HOMO en Esperanto, kaj mi tre dezirus auskulti ambau vochlibre - kun finna kaj hungara prononco Esperanta, nepre, char tia precipa spico ne eblas en t.n. lingvoj "naturaj"...
Hej, kiu el vi chiuj estas amatoro de bibliofonio?

vbanaitis (Покажи профила) 01 септември 2012, 06:28:35

Chu en 2007 chesis legado?
Ankau mi bedauras, ke KALEVALA ne ekzistas en la hungara, sed mi ghuas la TRAGEDIOn DE L'HOMO en Esperanto, kaj mi tre dezirus auskulti ambau vochlibre - kun finna kaj hungara prononco Esperanta, nepre, char tia precipa spico ne eblas en t.n. lingvoj "naturaj"...
Hej, kiu el vi chiuj estas amatoro de bibliofonio?

cellus (Покажи профила) 01 септември 2012, 15:44:56

Estas interese pri J. D. Salinger. Mi kaj amiko legis lian libron "The Catcher in the Rye" en la angla kiam ni estis junuloj. Por ni estis interese kompari la spertojn dela ĉefpersono kun niaj propraj svedaj. Mi legis ie ke oni en Usono en kelkaj rondoj opiniis ke ĝi estas dan¥gera libro. Estis io pri iu krimo kiun iu faris, sed mi bone ne memoras.

Peder Høøeg estas unu el miaj favoritaj verkistoj dum la lastaj jaroj. Mi legis lian libron pri "La sento pri neĝo de fraŭlino Smilla" (se mi provu laŭvorte redoni la danan originalan titolon). De Høøeg mi ankaŭ legis "Rakontoj en la 20-a jarcento" kaj "La eventuale taŭgaj".

ĉiuj tri libroj menciitaj supre temas pri homoj kiuj staras flanke de la dana socio.

Kenzaburo Oe ricevis la Nobelpremion pri literaturo. tial mi abudis pri li.

Mi dum preskaŭ mia tuta vivo ŝatis sciencfikcian literaturon. ĝi estas por mi interesa, ĉar ĝi povas esplori diversajn kondiĉojn de la homa vivo kvazaŭ en laboratorio. Por mi la libroserio de la Fondaĵo estas unu el la favoritoj same kiel la libroj de Tolkien pri la ringo de la mastro. Tiu lasta ja estas Fantazio kaj ne sciencfikcio, sed ĝi tamen estas interesa. Ŝajne ankaŭ la plenkreskuloj bezonas fabelojn.

Обратно нагоре