Tästä sisältöön

Sepa Kongreso 1911 en Antwepen一九一一年柴氏在安特卫普举行的第七届世界语者大会上的讲话

Flago :lta, 28. huhtikuuta 2009

Viestejä: 31

Kieli: 简体中文

Flago (Näytä profiilli) 2. toukokuuta 2009 2.00.32

sal.gif
……
Aŭ se aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan esperantistaron, sed apartenas nek al la Lingva Komitato, nek al la Komitato de la Kongresoj, ---tiam kiu havas la rajton ilin solvi?
……
或者,倘使发生了关系到整个世界语界的问题,而该问题既不属于语言委员会,又不属于大会委员会,那时,谁有解决这些问题的权利?
……

Flago (Näytä profiilli) 2. toukokuuta 2009 2.37.20

sal.gif
……
En sia privata esperantista vivo ĉiu persono aŭ grupo aŭ asocio estas kompreneble tute liberaj kaj povas agi, kiel ili volas kaj povoscias; sed pri ĉiuj demandoj, duboj aŭ entreprenoj, kiuj koncernas la tutan esperantan aferon, estas nepre necese, ke ni havu la eblon ĉiam scii la veran opinion aŭ deziron de la tuta esperantistaro.
……
每个人,每个团体,或每个社团,在其私人世界语者的生活方面,当然是完全自由的,可以按其所愿或所能任意行动。
但是,对于关系到整个世界语界的一切问题的怀疑或想法,我们必须了解整个世界语界的真正意见和希望。
……

Flago (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2009 6.46.33

sal.gif
……
Esperanto ne estas ankoraŭ en tia feliĉa stato, ke ĉiu povu nur tiri el ĝi profiton, ne zorgante pri la bonstato de la afero mem: ni devas kaj dum longa tempo ankoraŭ devos propagandi ĝin, kreskigi ĝin, defendi ĝin kontraŭ malamikoj;
……
世界语还没有达到那种顺利的境况,使每个人只从它那儿得到好处,而可以不顾及事业本身的情况。
我们现在应该,而且今后长期间还是应该宣传它,使它发展,防御它受到敌人的攻击。
……

Flago (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2009 6.52.42

sal.gif
……
sed se ni ne havas la eblon regule interkonsiliĝadi, aŭ se niaj interkonsiliĝoj, farataj ne en orda parlamenta maniero, ne havas moralan valoron por la esperantistoj, ni similos organismon sen kapo kaj sen manoj, ni nenion povas entrepreni, ni staros senmove kaj malpacos inter ni mem.
……
但是,如果我们没有可能互相讨论,或者,如果我们的讨论不是采取有秩序的议会方式,对于世界语者没有精神价值的话,那我们就像一个无头无手的生物体,什么事也不能做,而只能站着不动,自己内部引起纠纷。
……

Flago (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2009 7.06.22

sal.gif
……
Mi ne volas en la nuna momento defendi la projekton, pri kiu vi en la plej proksimaj tagoj diskutos; tre povas esti, ke la projekto havas gravajn erarojn, kiujn via pridiskutado forigos; tre povas esti, ke la tuta projekto montriĝos neakceptinda, kaj tiam ---vi scias tion tre bone ---mi ne penos altrudi ĝin al vi, kiel mi neniam ion al vi altrudis.
……
我不想在现在为你们最近几天就要讨论的那个方案辩护。
该方案很可能犯有严重的错误,经过你们讨论,这些错误可以得到纠正。
也很可能,整个方案没有被接受的价值。
那时,你们就会明白,我是不会强迫你们接受的。
正如我过去从未强迫过你们接受什么一样。
……

Flago (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2009 7.18.33

sal.gif
……
Nur pri unu afero mi kore vin petas: kion ajn vi decidos, ---ni ne fermu nian kongreson antaŭ ol ni en tia aŭ alia formo faros ian aranĝon, kiu donos al ni la eblon, almenaŭ unu fojon en jaro solvi ĉiujn kolektiĝintajn disputojn aŭ dubojn en lojala interkonsento kaj konforme al la vera deziro de la tuta esperantistaro.
……
我向你们恳求的只有一件事:不论作出什么决定,都不要在采取某种形式、按照整个世界语界的真正愿望真诚地协商解决一切争议和疑难问题之前结束大会,因为这是一个机会,至少是一年一度的机会。
……

Flago (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2009 7.35.04

sal.gif
……
La aranĝo de regula kaj rajtigita kongresa voĉdonado, kiun mi proponis al vi, aŭ ia alia simila aranĝo, kiu eble rezultos el via diskutado, ne estos ia nova institucio kaj per si mem ne ŝanĝos la iradon de nia afero; sed ĝi donos al ni la forton de ordo kaj de solidareco.
……
我向你们所提议的那种定期、有权、经大会投票表决的办法,或者由你们讨论提出其他类似的办法,都不是某种新的机构,而且它本身也不改变我们事业的进程,可是,它会给我们以步调整齐、团结一致的力量。
……

Flago (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2009 7.46.25

sal.gif
……
La institucioj, kiujn ni kreis, aŭ eble ankoraŭ kreos, ĉesos havi la karakteron de ia privataĵo, kiun neniu subtenbas kaj multaj atakas.
Ili havos rajton diri al la esperantistaro: se ni estas bonaj, respektu nin kaj subtenu nin; se ni estas malbonaj, reorganizu nin aŭ forigu nin.
……
我们已经,或即将设立的那些机构,不再带有无人支持,而受众人攻击的私产性质。
它们有权向世界语界这么说:“如果我们好,就请尊重我们、支持我们。如果我们不好,就请改组我们,或取缔我们。”
……

Flago (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2009 7.58.09

sal.gif
……
Ĉiu esperantisto scios, al kiu plej alta instanco li devas sin turni, se tio aŭ alia en la komun-esperantistaj aferoj ne plaĉas al li, kaj oni ĉesos konstante sin turnadi al mi, kiu hodiaŭ vivas kaj morgaŭ povas ne vivi, kaj kiu cetere havas nek rajton nek deziron solvi ĉiujn disputojn propradecide.
……
每个世界语者就可以知道,假如在世界语者的共同事业中,有任何使他不喜欢的地方,他应当向哪一个最高机关诉说,而再也不必总是来找我了。
我今天还在世,明天也许我不在人间,况且我既无权利,也不愿意以我个人来解决一切争端。
……

Flago (Näytä profiilli) 3. toukokuuta 2009 8.06.05

sal.gif
……
Ni komencu nian feston kaj ankaŭ niajn laborojn, al kiuj ni dediĉu nian plenan atenton kaj senpartiecon.
Se el niaj laboroj rezultos la enkonduko de preciza ordo en nian aferon, tiam la kongreso Antverpena estos unu el la plej gravaj inter niaj kongresoj.
……
我们就开始庆祝、开始工作吧!
我们要集中注意力,公正地从事于我们的工作。
如果我们的工作对于我们的事业能够带来井然的秩序,那时安特卫普大会将是历届最重要的大会中的一次大会。
……

Takaisin ylös