前往目錄

Kiom da horoj havas via laborsemajno?

貼文者: Fuzzy, 2009年4月29日

訊息: 12

語言: Esperanto

Fuzzy (顯示個人資料) 2009年4月29日上午6:07:53

Mi ĵus aŭdis en EuroNews ke EU penas starigi en ĉiuj landoj de Eŭropo 48-horan laborsemajno, sed malsukcesas.
Tio mirigas min, ĉu vere en iuj eŭropaj landoj oni laboras pli multe ol 48 horoj semajne? En Rusio laborsemajno estas ne pli multe ol 40 horoj, kaj kutime eĉ 39.

fizikisto (顯示個人資料) 2009年4月29日上午6:41:57

En Germanio la laborsemajno kutime estas inter 37 kaj 41 horoj. Sed kelkaj homoj laboras pli multe.

Matthieu (顯示個人資料) 2009年4月29日上午8:27:37

En Francio la laborsemajno teorie estas 35-hora, sed mi kredas ke multaj homoj laboras pli.

Sed mi ankoraŭ ne laboras, mi ne tute certas.

Fuzzy (顯示個人資料) 2009年4月29日上午8:44:43

Andrej Kurtenkov:Postulo pri la supra limo de 48-hora laborsemajno existis de antaŭlonge en EU. Nun oni forigis tiel nomata "opt-out clause" (en angla lingvo) - laŭ ĝin la ŝtatmembroj povis malatenti tion restrikton.
En iuj cirkonstancoj, laŭ la EU-direktivo, la laborsemajno povas atingi 65 horojn.
En kiuj cirkonstancoj?
65 horoj -- tio estas preskaŭ 10-hora labortago 7 tagoj semajne??? Eble tio estas speciale por nelaŭleĝaj migruloj?

Dozorca (顯示個人資料) 2009年4月29日上午9:18:04

En Pollando estas diversa.Kutime 40 horoj,sed multaj homoj laboras ankorau sabate,egzemple mi bedaurinde. malgajo.gif

utku (顯示個人資料) 2009年4月29日上午9:44:43

En 2005 la laborsemajno en Turkio estis 45 horoj, sed nun ĝi estas 40. Kaj ankaŭ mi laboras 40 horoj. Sed mi kredas ke kelkaj universitatpersonaroj, eĉ profesoroj, povas labori 70 horoj, ĉar ekzistas instruado en multa universitato, unue de la 9a ĝis la 17a, due de la 17a ĝis la 23a por alia studentaro.

Fuzzy (顯示個人資料) 2009年4月29日上午9:55:45

Dankon pro viaj respondoj, sed mi ankoraŭ ne komprenas, kial temas ĝuste pri 48 horoj? Tio ja estas 6-taga laborsemajno, ĉu tio estas normala?

horsto (顯示個人資料) 2009年4月29日下午3:27:54

Kiel Andrej Kurtenkov klarigis, la EU volas novan leĝon, kiu permesas maksimume 48 horan laborsemajnon. Nun sub certaj cirkonstancoj oni povas labori pli longe.
Vidu germanan artikolon.

Ironchef (顯示個人資料) 2009年4月29日下午4:41:01

Fuzzy:Mi ĵus aŭdis en EuroNews ke EU penas starigi en ĉiuj landoj de Eŭropo 48-horan laborsemajno, sed malsukcesas.
Tio mirigas min, ĉu vere en iuj eŭropaj landoj oni laboras pli multe ol 48 horoj semajne? En Rusio laborsemajno estas ne pli multe ol 40 horoj, kaj kutime eĉ 39.
Mi ne kredas ke ĉi tie, en Usono, ekzistas limo de horoj dum la laborsemajno. Kutime oni laboras +/- 40 sed ĝis last somero, mi devis labori nur 36½. Fakte, mia semajno fariĝis 40 horoj nur ĉar ni laboras nuntempe por Eŭropa firmao!

Rodrigoo (顯示個人資料) 2009年4月29日下午10:38:30

Mi estas studanto, tial laŭleĝe mi nepre ne laboru pli ol 30 horoj. Sed mi certe laboras, pli, ĉar ofte mi restas en la oficejo 8 horoj. Kaj ankaŭ mi venas sabate plurfoje.

Sammondane,
Ĥod

回到上端