目次へ

Festo de Laboro

piotrek92,2009年5月1日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

piotrek92 (プロフィールを表示) 2009年5月1日 8:22:55

Saluton, hodiaŭ en Pollando estas Festo de laboro, sed mi vidas ke poloj ne volas festi tiun ĉi feston, dirante, ke ĝi estas komunista festo (en Pollando vorto komunisto estas tre malbona,preskaŭ instultaĵo). Multaj pensas ke ĝi estas sovieta festo, oni vidas ke poloj kun historio estas kiel malamikoj. Sed mi festas tiun tagon, mi pensas ke ĝi estas grava festo rememoranta pri granda valoro de laboro, ja laboro estas la bazo de ĉio, kion ni havas.

kaj ĉu oni festas tiun tagon? Ĉu ekzistas en via lando tago de laboro? Kaj kion vi persone pensas pri ĝi?
Ĝis!

summynen (プロフィールを表示) 2009年5月1日 9:22:30

Saluton el Suomio!
Ĉi tie majtago (la unua de majo) estas festo por laboruloj, sed ankaŭ aliuloj ĝin celebras. La Majtago ne estas aĉe sovieta aŭ komuninista, estas gaja festeto por plejparto da suomoj. Miaopinie estas ja bonege festi laborulojn, ĉar gravas ilia laboro. Tamen mi malŝatas la publikan drinkadon, kvankam ĝi ja kunigas homojn, laboristojn kaj aliajn sociajn grupojn, kiuj normale ne kune festas...

utku (プロフィールを表示) 2009年5月1日 14:38:31

En mia lando situato estas interesa, do mi volas sciigi. Bedaŭrinde en 1977 okazis tro malbona okazaĵo ĉe unu festejo (ankoraŭ mia Esperanta kono ne estas sufiĉe por skribi pri tiu okazaĵo, sed se oni scivolas, povas serĉi Taksim Square Massacre'n en Google). Ĉi-tiu jare Festo de Laboro festiĝas post multaj jaroj, unue, ĉi tie. Antaŭ iom da tagoj registaro decidis ĝin.

Redaktado: Sed denove bedaŭrinde, hodiaŭ festado ne estas bone:
Iom da bildoj
Pli multe da bildoj

Vilinilo (プロフィールを表示) 2009年5月1日 15:20:09

Ĉe Brazilo la unua de Majo ankaŭ estas libertago, sed oni ne tro festas, escepte la sindikatoj, kiuj ĉiam protestas kontraŭ io.

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年5月1日 18:24:07

Chi tie, en Austrujo, la 1-a de majo estas ankau libertago, kaj okazas granda alurbdoma marsho en Vieno de la socialdemokratia partio de Austrujo (sozialdemokratische Partei Österreichs, SPÖ), kien mi iris hodiau la unuan fojon. (mia patro volis, ke mi iru tien kun li..... senkulpa.gif )

Mi ne vere pensas multe pri tiu festo - sed estas chiam bone por lernejano, kiel mi, kiam ghi ne devas iri lernejen unu tagon okulumo.gif

Paulinho (プロフィールを表示) 2009年5月1日 18:24:36

Mi kredas pli korekte diri Festo de laboristoj.

La tagoj de laboristoj estas ĉiu tago. La laboristoj konstruas la homan mondon. Ni ne kreas krizojn sed kotizas ĝin. shoko.gif

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2009年5月2日 8:11:47

Usono ankaŭ havas feston de laboro. Nia festotago estas la unuan lundon dum septembro, ĉiujare, kaj (strange) ni* ne laboras dum tiun tagon.

Kaj la usona festo certe ne sovetas.

-----
* Nu, la plejparto el ni - iuj devas ĉiam labori.

crescence (プロフィールを表示) 2009年5月2日 9:55:45

En Francujo, la tago de la 1a de majo estas feria. La sindikatanoj defilas en la urboj. La aliaj ripozas. Dum la festo de la laboro, estas la festo de la ripozo. rideto.gif

Rogir (プロフィールを表示) 2009年5月3日 14:59:29

En Nederlando la 1a de majo ne estas leĝa festtago, eble ĉar la 30a de aprilo (Reĝina tago) jam estas.

dobri (プロフィールを表示) 2009年5月3日 18:08:30

Rogir:En Nederlando la 1a de majo ne estas lega festtago, eble ĉar la 30a de aprilo (Reĝina tago) jam estas.
Kiel mi rimarkis, via klavaro enhavas ankaŭ literon "ĝ", do kial vi skribis "lega". Ĝi estas certe laŭleĝa!
En mia lando estas la 1-a de majo ankaŭ festotago, tamen nuntempe ne plu okazas amasaj marŝoj de ĉiuj homoj, kiel dum komunisma regado. Ekzemple mi ekskursis kun miaj familianoj en arbaro.

先頭にもどる