Till sidans innehåll

E-o klavaro. Supersignitaj literoj.

av Adelson Sobrinho, 3 maj 2009

Meddelanden: 14

Språk: Esperanto

sinjoro (Visa profilen) 12 maj 2009 11:20:11

Dankon pro la helpo. Mi instalis ĝin (la plej nova versio tamen instalendas) kaj... ĝi estas, almenaŭ unuavide, tute sama kiel jam konata kaj populara Ek!
Ĉu estas iaj diferencoj inter Tajpi kaj Ek! ?

Rodrigoo (Visa profilen) 12 maj 2009 13:37:22

Mi ne certas ĉu mi bone komprenas, sed verŝajne, la problemo estas ke Ek entajpas la literojn, dum Tajpi algluas ilin. Programoj kiuj ne uzas Unicode bezonas ke oni algluu la literojn. Tial, ŝajnas ke tajpi funkcias en pli da programoj.
Mi instalis hieraŭ la plej nova versio, sed mia plej ŝatata estas la plej malnova, ĉar ne bezonas instali.

Sammondane,
Ĥod

sinjoro (Visa profilen) 12 maj 2009 15:51:38

Rodrigoo:Mi ne certas ĉu mi bone komprenas, sed verŝajne, la problemo estas ke Ek entajpas la literojn, dum Tajpi algluas ilin. Programoj kiuj ne uzas Unicode bezonas ke oni algluu la literojn. Tial, ŝajnas ke tajpi funkcias en pli da programoj.
Mi instalis hieraŭ la plej nova versio, sed mia plej ŝatata estas la plej malnova, ĉar ne bezonas instali.

Sammondane,
Ĥod
Ho jes, vi pravas! Nun mi vidas, ke en kelkaj programoj kie Ek! ne scipovis, Tajpi senprobleme funkcias. Dankon denove!

Rodrigoo (Visa profilen) 12 maj 2009 17:27:53

Nedankinde, kara. Mi feliĉas ke ni havu pli bonajn kaj taŭgajn programojn. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

Tillbaka till toppen