К содержанию

Verboj je “-e-”

от jchthys, 4 мая 2009 г.

Сообщений: 13

Язык: Esperanto

le_chaz (Показать профиль) 7 мая 2009 г., 18:05:11

sergejm:
le_chaz:Tiel funkcias la slavaj lingvoj kiuj ĉiam distingas (ne)finitecon de la verboj.
Vi eraras, en rusa lingvo (kaj verŝajne en aliaj lingvoj) nun ne estas nefinita aŭ finita pasintaj tempoj - estas nur simpla pasinta tempo - same kiel en Esperanto.
Sed verboj estas de finita kaj nefinita specoj.
Ha, dankon pro sciigi tion !

Nu, mi korektas al "en la plimultaj slavaj lingvoj" okulumo.gif

le_chaz (Показать профиль) 7 мая 2009 г., 18:07:54

R2D2!:
BeiDirSien:Alia eblo estus, ke la verboj je -e signifikus
tempon sen ekzakta difino:

homoj mortas (= homoj estas mortanta nun)
homoj mortes (ĉar ne estas nemortemna)

Aŭ: Folioj faliĝis, kiel ili fares ĉiaŭtuno, sed hodiaŭ ili faliĝas pli malrapide.
Tıon mı celıs dırı komence!

—Ilhuıtemoc δ
Ha, bone. Pardonu mian miskomprenon. Sed mi daŭre ne taksas tion utila senkulpa.gif

Eddycgn (Показать профиль) 7 ноября 2009 г., 22:59:32

jchthys:Laŭ tiu retpaĝo (anglalingve), en Pra-Esperanto ekzistis verbformoj je -es, enta, eta. Tiuj formoj havas la saman signifon kiel la angla formo “was —ing”: iom simila al la Esperanto forma -adis. Sed ĵus antaŭ la Fundamento oni ĵetis tiujn formojn.

Ĉu vi pensas, ke tiaj formoj estus utilaj?
Mi legis la skribon de D. Broadribb kaj trovis ĝin tre interesa, ne nur pri la demando de la formoj -es -enta –eta, sed tamen koncerne kelkajn fundamentajn kaj historiajn aspektojn de Esperanto.

Mi ne povas diri se tiuj formoj estas necesaj, mia esperanto estas ankoraŭ en la komenco. Mi observas tamen ke multaj lingvoj havas similajn formojn:

itala: sto andando – I am going
hispana: estoy hablando – I am speaking
germane nur en dialektformoj: ich bin am essen – I am eating
same por la franca kaj la rusa ktp...

Mi tamen konsentas kun kritikantoj ke tio faras la lingvon pli komplikan, vere?

Mi pensas ke oni povus uzi tiujn formojn en literaturo aŭ poezio. Eble, se aŭtoritatoj permesas.
sal.gif

Наверх