글: 11
언어: Esperanto
olivier001 (프로필 보기) 2009년 5월 5일 오전 5:51:24
FESTO(*)! inter la 8-a kaj la 15-a de aŭgusto de 2009! En Germanio! Kun
muziko! Aliĝu nun!
Karaj, ni volas vidi vin ĉi-somere en Zwingenberg por festumadi kun vi.
Ni jam prizorgis la muzikan programon kaj ĝi mojozas.
Aŭskultu (nu, legu): Supernova, Kapriol, La Pafklik, Scorbüt, Stefo kaj Sulajka, Tone, Gijom, TTT, ...
Ni eĉ provas plifaciligi vian venon ĝis la festivalejo per specialaj esperantaj mojosaj karavanoj!
Kaj se vi rapide aliĝas, ĝi kostas (preskaŭ) nenion!
Limdato por la nuna aliĝperiodo estas la 15a de majo 2009.
Ĉiuj informoj kaj aliĝilo disponeblas ĉe
festo.esperanto-jeunes.org .
Se vi havas demandojn, mi provos respondi.
Olivier, por JEFO
(*) Organizata de JEFO kun la helpo de GEJ kaj EUROKKA.
olivier001 (프로필 보기) 2009년 5월 12일 오후 8:09:13
- unue, eblas mendi specialan FESTO-t-ĉemizon rekte en la aliĝpaĝo! Se vi jam aliĝis kaj volas mendi la T-ĉemizon, sendu mesaĝon al mi.
- due, la limdato de la unua aliĝperiodo estas plilongigita je 15 tagoj por permesi al vi aliĝi sampreze iomete pli malfrue!
- trie, ni organizas senpagajn karavanojn el pluraj lokoj en Germanio kaj Francio ĝis la Festejo (estos ankaŭ karavano de la MIRO).
Vi ankaŭ vidos en la retejo la listo de mojosaj grupoj kiu ludos dum FESTO.
Ni senpacience atendas vin, aliĝu nun!
[url=http://esperanto-jeunes.org/Aliĝi-al-Festo-2009?lang=eo]festo.esperanto-jeunes.org[/url]
olivier001 (프로필 보기) 2009년 5월 13일 오후 5:25:30
Tage post tage, la organizantaro de Festo, partnere kunorganizata kun la helpo de EUROKKA, fajlas por ni la programaron por la tuta semajno. Vi estas bonveniga proponi viajn proprajn kontribuojn (ekzemple en la aliĝilo aŭ pere de retmesaĝo en la listo festo@yahoogroupes.fr).
- Ekskursoj
- Koncertoj
— Stefo kaj Sulajka, la 8-a de aŭgusto
— Scorbüt, la 9-a de aŭgusto
— Supernova, la 10-a de aŭgusto
— Tone, la 11-a de aŭgusto
— La Pafklik, la 11-a de aŭgusto
— Kapriol, la 12-a de aŭgusto, la 12-a de aŭgusto
— Gijom, la 13-a de aŭgusto
— Inicialoj DC, la 14-a de aŭgusto
- Nokta programo
Vi povas legi la originalan paĝon ĉe esperanto-jeunes.org.
jan aleksan (프로필 보기) 2009년 5월 13일 오후 6:46:36
olivier001 (프로필 보기) 2009년 5월 14일 오전 6:56:58
jan aleksan:ĝi ja ŝajnas mojosega! Kiom da aliĝintoj?Eĉ se mi prizorgas la retejon, mi ne scias precize, la listo da aliĝintoj ne estas publikigita nuntempe.
Tamen, vi povas aliĝi kaj informigi ĉe
FESTO, aŭgusta renkontiĝo de JEFO, en Zwingenberg, Germanio
Kaze de demandoj, ne hezitu peti.
Olivier
kaha (프로필 보기) 2009년 5월 18일 오후 6:09:40
Jes jes jes! Partoprenu en FESTO!
Ĝi estas la plej mojosa kongreso! Kun tre interesa programo


Rogir (프로필 보기) 2009년 5월 18일 오후 10:57:55
olivier001 (프로필 보기) 2009년 5월 22일 오후 2:30:21
jan aleksan:ĝi ja ŝajnas mojosega! Kiom da aliĝintoj?Ne nur la programo, sed ankaŭ la aliĝintoj mojosas

qwertz (프로필 보기) 2009년 5월 29일 오전 11:57:46
olivier001 (프로필 보기) 2009년 7월 1일 오후 4:47:34
olivier001:FESTO(*)! inter la 8-a kaj la 15-a de aŭgusto de 2009! En Germanio! Kun muziko! Aliĝu nun!Saluton al ĉiuj,
Lastatempe okazis novaĵoj ĉe FESTO-organizado :
- Muzike: Scorbüt ne venos, antataŭigas ilin Alles Francizka
- Voĵaĝe: nova karavano kreiĝis el Dresdeno kaj Berlino
- Germanen: la retejon tradukis Andreas
Kaj kompreneble, novaj aliĝintoj alvenis, ĉu vi jam aliĝis?
Ĝis la