Al la enhavo

la homo plej admiratas

de crescence, 2009-majo-06

Mesaĝoj: 35

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-06 18:02:42

Kiu estas la homo plej admirata de vi ?
Mi admiras la kuraciston Schweitzer.

(La titolo de la fadeno estas "la homo la plej admirata". Mi ne povas korekti la eraron)

Arundathi (Montri la profilon) 2009-majo-06 19:13:47

Mi admiras Aung San Su Kyi.

Frankouche (Montri la profilon) 2009-majo-10 01:28:32

Ĉu eblas citi nur iun homon ?

Jen kelkaj el miajn

- Aleksandro la granda
- HANIBAL la kartagano
- Konfusius
- Jesuo la kristo
- Sankto ogustino
- Salahadin
- Kristof Kolombo
- Galile
- Njuton kaj lajbnitz
- Paster (Pasteur)
- Ajnstajn (Einstein), Plank kaj De Brej (De Broglie)
- Marŝalo Ljote (Lyautey)
- Ŝeĥ Fejsal
- Gandi
- Generalo De Gol (De Gaulle)
- Martin Luter King
- Juri Gagarin
- Ĵon F Kenedi
- Nelson Mandela
- Subkomandestro markos
- Joanes Paulus dua kaj aktuala Dalaj Lama (Tenzin Gyatso)

Kaj mi tre ŝatas la usonan prezidenton Obama (nu ne elrivigu min! ) okulumo.gif

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-10 02:03:20

Du homoj kiujn mi tro admiras:
Carl Sagan: Karmemora usona astronomo kaj scienca disvastiganto, li estis granda influo en mia mondkoncepto.

André Comte-Sponville: Franca filozofo, verkisto de "Eta Traktaĵo de Grandaj Virtoj" (france: Petit Traité des Grandes Vertus), mia personala 'Biblio'.

white knight (Montri la profilon) 2009-majo-11 08:14:26

Kaj mi tre ŝatas la usonan prezidenton Obama (nu ne elrivigu min! )
Longe mi pripensis, kion vi volas diri per "elrivigu". Ĉu vi celas "mokridi" ?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-majo-11 08:43:01

Saluton!

white knight:
Kaj mi tre ŝatas la usonan prezidenton Obama (nu ne elrivigu min! )
Longe mi pripensis, kion vi volas diri per "elrivigu". Ĉu vi celas "mokridi" ?
Eble temas nur pri tajperaro:

Ne elrevigu min!

Konjektante,
Kolonjano

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-11 10:56:31

Frankouche:Ĉu eblas citi nur iun homon ?

Jen kelkaj el miajn

- ...

Kaj mi tre ŝatas la usonan prezidenton Obama (nu ne elrivigu min! ) okulumo.gif
Inter tiuj ĉiuj homoj, kiun vi preferas ?

Kion signifas la vorto "elrivigi" ?

Frankouche (Montri la profilon) 2009-majo-11 22:46:32

KoLonJaNo:Saluton!

white knight:
Kaj mi tre ŝatas la usonan prezidenton Obama (nu ne elrivigu min! )
Longe mi pripensis, kion vi volas diri per "elrivigu". Ĉu vi celas "mokridi" ?
Eble temas nur pri tajperaro:

Ne elrevigu min!

Konjektante,
Kolonjano
Ekzakte okulumo.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-11 23:38:07

Frankouche:Kaj mi tre ŝatas la usonan prezidenton Obama (nu ne elrivigu min! ) okulumo.gif
Ĉu vi diras la lastan al Obama aŭ iu alia?

x Andres x (Montri la profilon) 2009-majo-12 00:53:25

Mi admiras mian patrinon ridulo.gif

Reen al la supro