目次へ

Tajpi esperantajn literojn sur Debian

darkweasel,2009年5月7日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年5月7日 14:11:13

Saluton chiuj,

mi estas linuksuzanto kiu antau nelonge ankorau uzis Ubuntu-n, sed nun mi uzas Debian-n char Ubuntu 9.04 estas hhaosa versio malgajo.gif

Sur Ubuntu, mi povis tajpi la Esperantajn supersignitajn literojn per la normala germana klavararangho (^ kaj poste c ighus ch) kaj la "compose key" por luneta u (compose, u, u). Tio ne plu funkcias sur Debian. Chu iu scias, kiel mi povas refunkciigi tion?

horsto (プロフィールを表示) 2009年5月7日 19:46:17

Vi eble havas linion kiel:

Option "XkbVariant" "nodeadkeys"

en via dosiero /etc/X11/xorg.conf.
Vi povas forigi aŭ komentigi tiun linion. "nodeadkeys" signifas, ke vi ne povas fari literon el du, ekz. el ^c ĉ.

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年5月8日 15:40:35

Ne, bedaurinde tio ne solvis la problemon - mi rekomencis mian X11an servilon, sed tio ne helpis malgajo.gif
Mi nun informighos, kiaj Debianaj helpejoj estas, kaj demandos tie - sed se iu en chi tiu forumo povas helpi al mi, dankon!

Rodrigoo (プロフィールを表示) 2009年5月8日 16:51:48

Ĉu vi jam provis iksilon? rideto.gif

Sammondane,
Ĥod

enwilson (プロフィールを表示) 2009年5月8日 18:04:25

Ĉu vi uzas KDE-on por via grafika interfaco? KDE havas tre bonan klavmapo-interŝanĝilon sub "kcontrol". Estas sendolora, laŭ mia sperto.

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年5月8日 18:34:56

Mi uzas Gnome-n.
Rodrigoo: Dankon pro tiu ligilo - mi provos uzi tion!

Shangho:
* Elektu la ikonon de SCIM (kiu montras klavaron kaj troviĝas en sistempanelo)
Nenio okazas kiam mi faras tion malgajo.gif Chu eble en Debian 5.0 "Lenny" estas alia versio ol en Ubuntu 8.04 "Hardy"?

enwilson (プロフィールを表示) 2009年5月9日 0:44:34

darkweasel:Mi uzas Gnome-n.
Estas ankaŭ klavarfasono interŝanĝilo por Gnome. Ambaŭ iloj estas nur ĉirkaŭiloj por "xkb". Klaku dekstre sur malplena areo de la panelo, tiam elektu "Aligu al panelo > utilaĵo > klavarfasono interŝanĝilo." (Averto: estas mia E-o traduko el anglalingva retpaĝo, kaj tial eble estos malĝusta.)

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年5月9日 10:26:48

Mi jam havas tiun panelajhon en mia panelo, kaj konas la klavaropciilo, sed mi ne scias, kion mi povas fari tie por ripari ghin?

nshepperd (プロフィールを表示) 2009年5月20日 11:01:34

Ĉu vi provus ĉi-tiu ordonon "setxkbmap -option compose:lwin"? 'lwin' signifas maldekstran "Vindozan" klavon por 'compose key', vi eble volos ŝanĝi tion. Se ĝi suksecos la efektoj ekzistos ĝis eliro de sesion.

darkweasel (プロフィールを表示) 2009年5月21日 10:11:29

Mi jam havas composean klavon, kiu tamen estas la dekstra windowsa (mi ne shatas la esperantigon "vindozo") klavo. Ghi ne funkcias malgajo.gif

先頭にもどる