去目錄頁

Kia estas via monkoncepto?

Vilinilo, 2009年5月9日

讯息: 28

语言: Esperanto

Agifem (显示个人资料) 2009年5月13日下午1:44:54

Mi estas sendiisto, ĉar la fizika leĝoj donas al mi sufiĉe da elementojn pro kompreni la mondon sen bezoni io ajn Dion.

Sammondane,

Agifem

jchthys (显示个人资料) 2009年5月13日下午7:38:10

Agifem:Mi estas sendiisto, ĉar la fizikaj leĝoj donas al mi sufiĉe da elementojn propor kompreni la mondon sen bezoni ioiu ajn Dion.

Sammondane,

Agifem
Persone mi sentas bezonon por Dio. Ekzemple mi ne povas kompreni la ekziston de vivo sendie. Mi tute ne komprenas la evoluon de rokoj el nenio kaj plantoj el rokoj kaj bestoj el plantoj.
Sammondane,
Iĥtis

Vilinilo (显示个人资料) 2009年5月13日下午10:38:36

Nu, me neniam imagus, ke sendiismo eblus esti unualoke el ĉiuj mondkonceptoj... Tiam ĉi ĝi havas 10 voĉojn kontraŭ 8 de Kristanismo.

sergejm (显示个人资料) 2009年5月14日上午6:24:00

jchthys:
Agifem:... sen bezoni ioiu ajn Dion.

Sammondane,

Agifem
Persone mi sentas bezonon por Dio. Ekzemple mi ne povas kompreni la ekziston de vivo sendie. Mi tute ne komprenas la evoluon de rokoj el nenio kaj plantoj el rokoj kaj bestoj el plantoj.
Sammondane,
Iĥtis
En via korektado de Agifem, vi mem faris eraron: iun ajn Dion

Evoluo ne kontaŭdiras al kreado de mondo fare de Dio: Biblio ne diras kiel Dio kreis la mondon, nur ordon, kaj la ordo estas la sama kiel diras scienco. Certe, opinii ke la mondo estis kreita dum sep 24-horaj tagoj estas stultaĵo, sed se opinii ke vorto "tago" estis uzata pro manko de pli taŭga vorto aŭ eraro en traduko, estos nenia kontraŭdiro kun scienco.
Sed por apero de vivo per nura evoluo ne sufiĉas tempo - do evoluo ne priskribas ĉion.
Interalie, plantoj ne evoluis el rokoj kaj bestoj ne el plantoj.

jchthys (显示个人资料) 2009年5月14日下午3:15:46

sergejm:Evoluo ne kontaŭdiras al kreado de mondo fare de Dio: Biblio ne diras kiel Dio kreis la mondon, nur ordon, kaj la ordo estas la sama kiel diras scienco. Certe, opinii ke la mondo estis kreita dum sep 24-horaj tagoj estas stultaĵo, sed se opinii ke vorto "tago" estis uzata pro manko de pli taŭga vorto aŭ eraro en traduko, estos nenia kontraŭdiro kun scienco.
Sed por apero de vivo per nura evoluo ne sufiĉas tempo - do evoluo ne priskribas ĉion.
Interalie, plantoj ne evoluis el rokoj kaj bestoj ne el plantoj.
Tion mi scias, sed mi ankoraŭ pensas, ke evoluo (fare de Dio aŭ ne) estas—stranga ideo, ĉu ne? Kaj ĉefe sén Dio, el kie ĉio venis?

AlfRoland (显示个人资料) 2009年5月14日下午5:02:43

jchthys:
Tion mi scias, sed mi ankoraŭ pensas, ke evoluo (fare de Dio aŭ ne) estas—stranga ideo, ĉu ne? Kaj ĉefe sén Dio, el kie ĉio venis?
El kie venis Dio, kaj kio estas Dio?

jchthys (显示个人资料) 2009年5月14日下午5:13:31

AlfRoland:El kie venis Dio, kaj kio estas Dio?
Nu, me ne volas diskuti ĉi tion nun, sed Dio estas tio, el kiu ĉio alia venis. Li estas la Eternulo. Tion mi kredas—aliaj certe povas alie pensi.

AlfRoland (显示个人资料) 2009年5月14日下午6:23:47

jchthys:
Nu, me ne volas diskuti ĉi tion nun, sed Dio estas tio, el kiu ĉio alia venis. Li estas la Eternulo. Tion mi kredas—aliaj certe povas alie pensi.
Multaj uzas terminon "Dio" sen iel ajn defini ĝin. Estas evidente ke estas tro multaj opinioj pri ecoj de dio(j).

Vilinilo (显示个人资料) 2009年5月15日上午1:26:36

jchthys:
Nu, me ne volas diskuti ĉi tion nun, sed Dio estas tio, el kiu ĉio alia venis. Li estas la Eternulo. Tion mi kredas—aliaj certe povas alie pensi.
Pardonu min, sed laŭ mi, vian penson estas ege pli stranga ol la teorio de evoluado: inteligenta, tutpova estulo kiu venis el nenie tute malverŝajnas. Sed, kompreneble, tiu estas mian opinion, kaj oni ankaŭ povas alipensi.

sergejm (显示个人资料) 2009年5月15日上午5:03:47

AlfRoland:
jchthys:
Tion mi scias, sed mi ankoraŭ pensas, ke evoluo (fare de Dio aŭ ne) estas—stranga ideo, ĉu ne? Kaj ĉefe sén Dio, el kie ĉio venis?
El kie venis Dio, kaj kio estas Dio?
Ĉu vi scias pri teorio de gravito fare de Einstein?
Laŭ ĝi antaŭ la Granda Mondeksplodo nenio estis - nek mondo, nek Dio kaj eĉ nek tempo.
Demandi kio estis antaŭ la Granda Mondeksplodo, estas same kiel serĉi vojon pli norden de la Norda Poluso aŭ pli suden de la Suda Poluso.

回到上端