Al la enhavo

dato

de crescence, 2009-majo-10

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-11 10:39:43

KoLonJaNo:Saluton!
Plia demando: ...

Legu pri datoj en PMEG.

Kolonjano
Mi vidis PMEG. Dankon. La uzo de la akuzativo estas indikata, kiam oni skribas daton.
Sed la foresto de la litero -a aŭ -an post la numero de la jaro ne estas klarigata. Eble unu escepto plie !

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-majo-11 13:03:11

Saluton!

crescence:
KoLonJaNo:Saluton!
Plia demando: ...

Legu pri datoj en PMEG.

Kolonjano
Mi vidis PMEG. Dankon. La uzo de la akuzativo estas indikata, kiam oni skribas daton.
Sed la foresto de la litero -a aŭ -an post la numero de la jaro ne estas klarigata. Eble unu escepto plie !
Ĉu eble vi preterlegis tiun ĉi frazon:

Por jaroj oni ankaŭ povas uzi vicordajn nombrovortojn, sed tio fariĝas pli kaj pli malofta: Estis la lasta de Januaro (en/de la jaro) mil-okcent-okdek-sepa.

En la latina oni uzas vicordajn nombrojn. Ĉu ankaŭ en la franca?

Kolonjano

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-11 16:28:24

KoLonJaNo:
En la latina oni uzas vicordajn nombrojn. Ĉu ankaŭ en la franca?
Kolonjano
Ne, en la franca, oni ne uzas vicordajn nombrojn pri la jaroj, nek pri la paĝoj de la libroj, nek pri la numeroj de la reĝoj, nek pri la numeroj de la papoj :

en 2009
page 28
Louis 14
Benoît 16

Reen al la supro