У садржају

Via plej ŝatata muziklegilo

од jchthys, 11. мај 2009.

Поруке: 7

Језик: Esperanto

jchthys (Погледати профил) 11. мај 2009. 17.13.37

Mi ŝatas la simplecon de Rhythmbox. Laŭ mi Windows Media Player estas malbona, kaj iTunes estas eĉ pli malbona. Nu, ne tré malbona, sed… Kion vi pensas?

Matthieu (Погледати профил) 11. мај 2009. 17.49.13

Mi trovis Rhythmbox tro simpla, do mi instalis Exaile.

Ankaŭ Amarok estas bonega programaro.

jchthys (Погледати профил) 11. мај 2009. 18.20.22

Ve, mi forgesis la enketon. Ĉu iu alia volas enmeti ĝin en nova fadeno?

Rodrigoo (Погледати профил) 11. мај 2009. 19.09.23

Mi ne ŝatas Rhythmbox. Mi ne scias kial, nur persona gusto.
Mia plej ŝatata, nedube, estas Amarok.

Sammondane,
Ĥod

Rogir (Погледати профил) 12. мај 2009. 08.47.24

Mi ŝatas la simplecon kaj malgrandecon de winamp, sed plej ofte uzas la Vindozan Legilon.

sigkalis (Погледати профил) 12. мај 2009. 09.13.36

Mi ŝatas Rhythmbox. Mi atendas subtenilon de Rhythmbox por Spotify okulumo.gif

Azulreal (Погледати профил) 12. мај 2009. 11.17.13

Mi uzas "Winamp"-on kiel muziklegilo. "Windows Media Player"-on mi uzas por aliaj aferoj, sed ne por muziko.
sal.gif

Вратите се горе