Więcej

“Malve”

od jchthys, 11 maja 2009

Wpisy: 4

Język: Esperanto

jchthys (Pokaż profil) 11 maja 2009, 18:21:23

Kio estas la plej bona Esperanta vorto por “malve”? Ĉu “nu” estas la plej proksimuma?

Espi (Pokaż profil) 11 maja 2009, 18:56:49

jchthys:Kio estas la plej bona Esperanta vorto por “malve”? Ĉu “nu” estas la plej proksimuma?
Saluton jchthys,

mi nur konas la botanikan terminon "malvo";
=> genro el familio malvacoj (Malva), kun rozviolaj floroj.

Sed tio certe ne estas, kiun vi opinias. Ĉu mi pravas aŭ ne?

Amike
Espi

Rohan (Pokaż profil) 11 maja 2009, 19:13:57

jchthys:Kio estas la plej bona Esperanta vorto por “malve”? Ĉu “nu” estas la plej proksimuma?
Vi parolas pri la senca malo de la ekkria vorto 've!', ĉu ne? Se jes, 'nu', laŭ mi, ne ĝustas. Mi opinias ke alia ekkria vorto kiel 'hura!' pliproksimiĝas al la senca malo de 've!'.

Espi (Pokaż profil) 11 maja 2009, 20:07:24

Saluton Rohan,

ve, ve nun mi komprenas!
Jes, ŝajnas, ke vi pravegas.
Kaj mi subtenas vian proponon.

Amike
Espi

Wróć do góry