Al la enhavo

“Malve”

de jchthys, 2009-majo-11

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-11 18:21:23

Kio estas la plej bona Esperanta vorto por “malve”? Ĉu “nu” estas la plej proksimuma?

Espi (Montri la profilon) 2009-majo-11 18:56:49

jchthys:Kio estas la plej bona Esperanta vorto por “malve”? Ĉu “nu” estas la plej proksimuma?
Saluton jchthys,

mi nur konas la botanikan terminon "malvo";
=> genro el familio malvacoj (Malva), kun rozviolaj floroj.

Sed tio certe ne estas, kiun vi opinias. Ĉu mi pravas aŭ ne?

Amike
Espi

Rohan (Montri la profilon) 2009-majo-11 19:13:57

jchthys:Kio estas la plej bona Esperanta vorto por “malve”? Ĉu “nu” estas la plej proksimuma?
Vi parolas pri la senca malo de la ekkria vorto 've!', ĉu ne? Se jes, 'nu', laŭ mi, ne ĝustas. Mi opinias ke alia ekkria vorto kiel 'hura!' pliproksimiĝas al la senca malo de 've!'.

Espi (Montri la profilon) 2009-majo-11 20:07:24

Saluton Rohan,

ve, ve nun mi komprenas!
Jes, ŝajnas, ke vi pravegas.
Kaj mi subtenas vian proponon.

Amike
Espi

Reen al la supro