К содержанию

mi legis, mi legos

от ritarita, 26 апреля 2006 г.

Сообщений: 55

Язык: Esperanto

ritarita (Показать профиль) 26 апреля 2006 г., 18:10:35

Saluton al ĉiuj, karaj legantoj ridulo.gif

Nu, mi havas multe da hobioj sed, verdire, mia vivo sen libroj eble ne havus ajn sencon. Mi cxiam legis, ekde mi estis infanino. La unua libro kiun mi legis, eble, estis "Alico en Mirlando". Tie estas ankoraŭ unu el miaj libroj preferitaj... Mi havas ĉirkaŭ 100 librojn "preferitajn", nome librojn kiujn mi relegas fojfoje. La libro kiun mi plejfoje relegis estas "La mirakla monto" ("Der Zauberberg"), de Thomas Mann. Mi tre amas tiun libron ĉar la temoj estas tre interesaj: amo, vivo, morto kaj malsano. Unu el la ideoj de tiu libro tre frapis min: la malsano estas la formo kiun la amo elektas por aperi. La ideo estas origine de Freud, kompreneble. Mi legis preskaŭ ĉion de Mann...

Mi ankaŭ tre ŝatas aliajn verkistojn: Graham Greene, James Joyce, Heinrich Boell, Jorge L. Borges, Jorge Amado - sed mi ne legis ilin "sistematike", nome mi ne legis ĉiujn iliajn librojn.

Ĉu vi ankaŭ legis ion de tiuj verkistoj? Mi ŝatus koni vian opinion pri ili. ridulo.gif 

RiotNrrd (Показать профиль) 30 апреля 2006 г., 5:46:23

Mi komprenas la amon de libroj.  Mi havas tri sesfuto-librobretojn,
kaj ili estas ne sufiĉaj teni ĉiom miajn librojn!  Se mi aĉetos unu plu,
ĝi eble tenus la ceteron.

Bedaŭrinde, mi ne konas la verkistojn vi menciis.  Kiam mi estis juna,
mi legis plejparte sciencafikciojn - Asimov, Clarke, Heinlein, ktp.
Sed kiam mi pliaĝiĝis, mi malpli kaj malpli legis ilin.  Anstataŭe, mi
legis pli nefikciojn - sciencojn, historiojn (precipe praegiptan kaj praroman
historiojn), kaj aliaĵojn.  Mi ankoraŭ legas fikcion, sed nemulte ol
antaŭ.  Aktuale, mi legas "La Baroko Ciklo" (en angla, "The Baroque
Cycle"), de Neil Stephenson.  Tri trelonga libroj - eble 3000 paĝoj
entute.

Bonvolu ekskuzi miajn erarojn, supre.  Mi estas nur komencanto en esperanto.

ritarita (Показать профиль) 30 апреля 2006 г., 14:03:18

Wow, Riot! Vi devas legi multe okulumo.gif. Kiom da libroj vi havas nuntempe? Mi opinias, ke en mia domo estas pli malpli 400 libroj. Mi tre ŝatus havi bibliotekon en mia domo... ridulo.gif

RiotNrrd (Показать профиль) 30 апреля 2006 г., 19:05:29

Ho!  Mia librobretoj estas sesfutoj alta, ne vasta.  Tamen, mi certe havas tre multajn librojn.  Probable tiel multa kiel vin.  Sur unu breto en unu librobreto, mi nombras 30 librojn, kaj tie estas multaj bretoj entute.  Do, jes, mi ŝatas legi.  ridulo.gif

Mi ne ŝatas iri al la biblioteko, tamen, ĉar mi ne ŝatas prunti librojn.  Tio estas kial mi havas tiom da libroj.  Mi ĉiam volas posedi ilin - ne redonas ilin - do mi aĉetas anstataŭ pruntas.  Kaj tiel dronas en libroj!

neitush (Показать профиль) 1 мая 2006 г., 13:45:34

Ankaŭ mi tre sxatas legi!

Mi sxatas, kiel aliaj, multajn verkistojn kaj multajn librojn. mi tre sxatas israelajn verkistojn ĉar mi estas israela kaj ĉefe legas hebree. Kiam mi legas israelajn verkistojn kiu hebrea estas ilia fontlingvo, do, mi povas ĝui la plej, kaj la lingvo pli vivas. (Tiu ne sencas ke mi ne legas kaj tradukitajn librojn...). La dua kialo estas certe ke israelaj verkistoj skribasa pri vivo, lokoj, kultoro kaj aliaj aferoj kiujn mi konas aŭ intersiĝas.

ritarita (Показать профиль) 1 мая 2006 г., 14:09:28

Sal Neitush, ĉu vi jam legis "Historio de amo kaj de tenebro" de Amos Oz? Tio estas belega libro, mi legis ĝin dufoje!!! Mi ankaŭ legis libron de Abraham Yehoshua, "Malfrua divorco", sed la libro de Amos Oz estas pli bela. Kion vi pensas pri Oz?

ritarita (Показать профиль) 1 мая 2006 г., 19:52:47

Nu Martin, tre mirinda afero, ke vi eklernis E-on post tia malfaĉila infanaĝo. Kial vi decidis lerni E-on, se vi ne ŝatas legi? Mi tre scivolas.

Parenteze, mi ŝatus legi rakonton verkitan de vi pri tio, kion vi ĵus rakontis en nia forumo. Via libralergio povus saniĝi okulumo.gif Sukceson! ridulo.gif

RiotNrrd (Показать профиль) 2 мая 2006 г., 2:31:18

Vere, leganta ne estas por ĉiuj.  Ĝi estas malfeliĉa, tamen, ke vi havis tiel sperton kun leganta kaj libroj.

Mi ne legas tiel multa kiel mi kutimita.  Tiu estas ĉar mi nun pasigas mian tempon muzikskribantan, kaj tie estas nur tiom da tempo en tagoj.  Se vi volas, vi povas aŭdi miajn musikojn tie*.  Mi ne pretendas ĝin estas bona, sed mi promesas tie estas multa.

Tamen, tie estas multa ĝojo en leganta.  Mi esperas ke vi estas eble trovi ĝin, ĉar ĝi faras vivon pli bona.

 

* Se la ligilo ne funkcias, vi povas kopii http://www.soundclick.com/bands/pagemusic.cfm?band... en la adresbaro de via foliumilo.  Klakanta sur ĝin neeble funkcias.

neitush (Показать профиль) 4 мая 2006 г., 7:29:32

resaluton Rita!

mi ne legis ankoraux la libro de Oz, ( malgraux gxi estas en mia hejmo...), ke, parenteze nomigxas hebree "Rakonto pri amo kaj tenebro" kaj ne Historio de...) mi ne povas multe diri pro Oz cxar mi legis nur unu libron de li.(gxi estis placxa). ankaux pri abraham yehosxua mi ne multe povas diri.

cxu vi auxdis pri David Grosman?

ritarita (Показать профиль) 4 мая 2006 г., 13:38:47

Jes Neitush, mi auxdis pri David Grosmann, mi scias ke li estas unu el la tri plej grandaj vivantaj verkistoj israelaj (kun Yehoshua kaj Oz). Mia fratino donis al mi libron de Grosmann (estas libro kun tre rakontoj) sed mi ankoraux devas gxin legi. Laux mi, la literaturo hebrea estas grandioza (J. D. Salinger, Philip Roth, Amos Oz, Saul Bellow kaj Albert Cohen skribis kelkajn el miaj libroj preferitaj). Mi esperas, ke iam mi povos legi Oz en origina versio. Verdire, mi eklernis iom da hebrea post ke mi legis Oz...

Cxu vi konas kelkajn italajn verkistojn? 

Наверх