Dua "kafeja" rendevuo en PARIZO, 3a de Junio (2009)
від erikano, 18 травня 2009 р.
Повідомлення: 3
Мова: Esperanto
erikano (Переглянути профіль) 18 травня 2009 р. 16:15:44
Ni estis ĉirkaŭ 25 personoj.
Ĉiaj niveloj de parolantoj ĉeestis, kaj ĉiuj kune parolis esperante (almenaŭ : provis iomete !) !
kaj la etoso estis tre bona !
Do : ni re-rendevuos !
Jen la novaj rendevuinformoj :
DUA RENDEVUO "Café Esperanto" en Parizo
Je la 3a de Junio, 2009
al "Zoco Bar"
22 avenue Claude Vellefau x
Paris 75010
Ekde 19h, kaj ĝis proksimume 21h30
Venu multnombraj, kaj...
Provu organizi la saman aĵon en viaj landoj kaj urboj :
Tio estas videble tre bona maniero por praktiki, kaj konigi la lingvon en via urbo kaj kvartelo!
erikano (Переглянути профіль) 4 червня 2009 р. 13:36:37
GRANDA SUKCESO por tiu dua « kafeja » esperanta rendevuo !!!
Ni estis almenaŭ tridek esperanto-ŝatantoj, kun ĉiaj niveloj de parolantoj - vera "ekanto" antaŭ du aŭ tri tagoj, ĝis "spertulino" kiu partoprenis multajn dekojn da internaciaj renkontiĝoj -, kun, plie, iom da scivolemuloj, venintaj kaj restintaj pli aŭ malpli longtempe (ekzemple el tiuj : simpatia usonano devena el Jamaiko kaj Ĉinio, kiu estas lernanta la franca lingvo, kaj min demandis - franclingve - « ĉu vi mem kreis tiun lingvon ? » ! )
Ni multe parolis "esperante" tiufoje. Inkluzive inter francaparolantoj, por progresi, provi, praktiki, eĉ la uloj kiuj estis nur "ek-komencantoj" lastfoje (dum la lasta rendevuo, je Majo).
Sed, interesinda okazaĵo, ni ricevis unuafoje "turistojn" ne-franca-parolantojn :
Nipona instruistino (japanino) kaj du junaj usonanoj, kiuj parolas esperanton sed… neniuj vortoj en la franca !
Rezulto : uzo de "internacian esperanton" je "reala situacio" ! Tre kontentiga sperto estas konstati : « funkcias ! »
Ni re-organizos novan rendevuon je Julio 2009(je la tria tago), kaj poste probable je Septembro.
KONSILOJ al NE-PARIZANOJ :
- PROVU ORGANIZI saman aŭ similan agadon en viaj landoj kaj viaj urboj !
- Se vi estas "malgrandurbanoj", provu en la plej proksima granda urbo aŭ "urbego" ĉe vi !
erikano (Переглянути профіль) 17 червня 2009 р. 12:10:13
Fa fafa:JES, ni re-rendevuos ! ! ! !
Ĉu vi arangis alian esperantan rendevuon?
Mi estis ĉi tie la las foje.
fa fafa
VENONTA RENDEVUO (en nova loko) :
La 3a de JULIO 2009
je la 18h30 (ĝis proksimume la 22h)
Ĉe "l'Imprévu Café"
9 rue Quimcampoix - 75002 PARIS
!! Venu Multnombraj !!
BONVENON al ĈIUJ esperanto-parolantaj TURISTOJ kiuj estus / estos en Parizon tiudate !
Eĉ la ek-komencentoj ! !
Se vi konas iun ajn, kiu planis veni en Parizon tiudate, sendu al li / ŝi la mesaĝon !!!