Į turinį

Mi interesas pri Amaziga lingvo

DaniBCN, 2009 m. gegužė 19 d.

Žinutės: 7

Kalba: Esperanto

DaniBCN (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 19 d. 19:04:04

Saluton al ĉiuj!

Mi loĝas en Barcelono kaj ĉi tie la 60% de la marokanoj estas amazigparolantoj. Mi tre interesas pri lerni kelkajn vortojn en tiu lingvo.
Mi serĉis pri senpaga kurso sur interreto sed mi ne trovis nenion.
Iu povas helpi min bonvolu?

lackinglatin (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 24 d. 07:41:29

Mi neniam aŭdis de ĉi tiu lingvo. De kie ĝi?

utku (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 24 d. 17:09:09

Eble ĝi estas la Tamazigta lingvo. (tAmazight)

Senegaùlo (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 27 d. 03:31:58

Ĉu ĝi estas almenaŭ amuziga lingvo ?

Stephan S (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 27 d. 20:43:40

Ĉiuj nekonataj lingvoj el aliaj lingvofamiliaj povas ŝajni "amuzigaj"))

Frankouche (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 27 d. 20:52:43

Temas pri tiu lingvaro, el la nordafriko. Kelkfoje ĝi estas skribita per tiu bela alfabeto.

erikano (Rodyti profilį) 2009 m. gegužė 28 d. 20:31:04

Frankouche:Temas pri tiu lingvaro, el la nordafriko. Kelkfoje ĝi estas skribita per tiu bela alfabeto.
Mi ŝatas multe la strangan alfabeton ("literaro" pli taŭgus, ĉu ne ? Almenaŭ por tiu ne-europa aĵo senkulpa.gif ).

Ĝi samas proksimume tiel (vidu la foton) :

/Λ∑/0//+:+∑Δ+///0¤•°Ű׃ %/Λ !

Nekredebla !

Atgal į pradžią