İçerik Görüntüleme

Du eraroj pri Eo

başlangıç Tarducci, 20 Mayıs 2009

Mesajlar: 4

Dil: Esperanto

Tarducci (Profili görüntüle) 20 Mayıs 2009 12:37:13

www.wolframalpha.com anglalingvan retserchilon estas, mi skribis "Esperanto" kaj informigis "naskighis en Francio" kaj "estas parolata de 2000 personoj". Anglalingvanoj bonvolu reagu korektigonta, komunikonta la veron...

novatago (Profili görüntüle) 31 Mayıs 2009 16:57:01

Tarducci:www.wolframalpha.com anglalingvan retserchilon estas, mi skribis "Esperanto" kaj informigis "naskighis en Francio" kaj "estas parolata de 2000 personoj". Anglalingvanoj bonvolu reagu korektigonta, komunikonta la veron...
Pri la eraro de la 2000 parolantoj, mi ne scias ĉu estas eraro aŭ ne ĉar ĝi ne parolas pri 2000 parolantoj sed pri 2000 denaskaj parolantoj. Fakte ĝi parolas pri 2 milionoj da parolantoj.

www.wolframalpha.com prenis tiujn datumojn el Ethnologue, kie bone eksplikas la veran oriĝinon de la internacia lingvo sed en la titolo, videblas en la angla: "lingvo el Francio".

Alia sen rilata eraro, estas la eraro de Verdano, kiu ial pensas ke iu legos liajn mesaĝojn tiel skribitaj. Eble iu jes sed mi ne. Ĉu ne eblas "puni" iel al tiuj, kiuj pensas ke oni povas uzi esperantidojn tie ĉi? Tio malhelpas la komunikon kaj ne helpas al multaj komencantoj, kiuj fakte estas la plejmulto el la uzantoj ĉe Lernu!

Ĝis, Novatago.

Rogir (Profili görüntüle) 1 Haziran 2009 22:57:50

Mi kredas ke li ne skribis esperantide, sed simple literumaĉe.

sergejm (Profili görüntüle) 2 Haziran 2009 06:33:57

R2D2!:
Nu, lıterarŝanĝo ankaŭ estas kreı E-ıdon, ĉu ne?

—Ilhuıtemoc δ
Do, vi mem skribas esperantide - vi uzas ı anstataŭ i.

Başa geri dön