前往目錄

Adiaŭ, malbelaj memoroj!

貼文者: nigrarozo, 2009年5月20日

訊息: 2

語言: Esperanto

nigrarozo (顯示個人資料) 2009年5月20日下午5:14:04

SCIENCO

Iuj neuron-sciencistoj el Brooklin testis en kelkaj laboratori-ratoj eksperimentan drogon, nomatan ZIP, kiu kapablus forigi kronikajn timojn, psikajn traŭmatojn aŭ malbonajn kutimojn.

Tia drogo, rekte injektita en la cerban regionon kiu enhavas specifajn memorojn, perturbas la aktivecon de la "PKMzeta" molekulon. Tia molekulo enhavas ŝlosil-substancon koncernitan de la tiel nomata "procezo pri la radikiĝo de la informoj".

Interalie, la spertuloj deklaris ke baldaŭ estos kreita drog-traktado ankaŭ por la homaj estaĵoj: ĝi, la spertuloj aldonis, povus helpi ilin forgesi malŝatindajn spertojn, kiuj estos definitive elradikitaj el la menso.

Zip,Zip...ehm...mi deziris diri SALUTON.

Rogir (顯示個人資料) 2009年5月20日下午9:08:53

Tio estos populara post malvenkitaj sportmatĉoj!

回到上端