До змісту

Mi kaj amiko serĉas gastigontojn en Eŭropo

від andy919, 21 травня 2009 р.

Повідомлення: 3

Мова: Esperanto

andy919 (Переглянути профіль) 21 травня 2009 р. 05:44:10

Saluton karaj samideanoj!

Mi kaj mia amiko (lernu kromnomo: jordon) vojaĝos al Eŭropo ĉi-somere dum du monatoj. Ni serĉas gastigontojn en la jenaj landoj je la jenaj datoj (proksimume):

Britujo (Londono): 27a de majo - 1a de junio
Francujo (Parizo): 2a de junio - 8a de junio
Hispanujo (ĉie, sed precipe Madrido, Barcelono, kaj Sevilo): 9a de junio - 20 de junio
Francujo (suda parto): 21a de junio - 23a de junio
Italujo (ĉie, sed precipe Pizo, Romo, Napolo, Venecio): 24a de junio - 1a de julio
Kroatujo (Split): 2a de julio - 5a de julio
Hungarujo (Budapeŝto): 6a de julio - 7a de julio
Aŭstrujo (Vieno): 8a de julio - 9a de julio

*10a de julio - 25a de julio: SES/IJK*

Germanujo (Berlino, Hamburgo, Wolfsburg): 26a de julio - 27a de julio
Nederlando (Amsterdamo): 28a de julio
Belgio (Bruselo): 29a de julio
Brtujo (Londono): 30a de julio - 31a de julio

Eĉ se vi ne povas gastigi nin, tre plaĉus al ni renkonti vin, do bonvole respondu al ni se vi loĝas en iu ajn el tiuj landoj.

Matthieu (Переглянути профіль) 21 травня 2009 р. 10:28:32

Saluton,

Mi loĝas proksime de Parizo (25 km) kaj mi studas en Parizo. Inter la 2-a kaj la 8-a de julio, mia lernjaro ankoraŭ ne finiĝos, sed mi havos liberan tempon.

Mi verŝajne ne povos gastigi vin la tutan semajnon, sed eble mi povos por unu aŭ du noktoj, se miaj gepatroj akceptos (kaj mi ne kredas, ke ili malakceptos).

Ĉiukaze, mi ĝojos kaj certe povos renkonti vin, kaj ankaŭ mi iros al la IJK.

Sendu mesaĝon al mi. rideto.gif

jan aleksan (Переглянути профіль) 22 травня 2009 р. 08:09:26

saluton Andy,

Mojosega vojaĝo!

ĉu vi jam serĉis gastigantojn per Pasporta servo?

PS 2.0 estas plenigata.

ridulo.gif,

Назад до початку