前往目錄

"Laŭta libro" en Esperanto

貼文者: pl74, 2009年5月21日

訊息: 13

語言: Esperanto

pl74 (顯示個人資料) 2009年5月21日下午9:55:51

En nia lando "laŭta libro" estas tre populara. Homoj, kiuj ne ŝatas legi, ekkonis beletron per aŭdi ĉi tiajn librojn.

Mi supozas, disvastigo de esperantlingvaj "laŭtaj libroj" povas helpi en diskonigo de lingvo. Kion vi pensas?

Rogir (顯示個人資料) 2009年5月21日下午10:35:25

Jes, estus bone se voĉaj libroj disvastiĝis, sed iu unue faru tiajn librojn.

sergejm (顯示個人資料) 2009年5月22日上午4:41:10

Tiaj libroj en Esperanto estas nomataj sonlibroj. Iom da ili vi povas trovi en interreto.

Espi (顯示個人資料) 2009年5月22日下午12:55:59

sergejm:Tiaj libroj en Esperanto estas nomataj sonlibroj. Iom da ili vi povas trovi en interreto.
Saluton,

laŭ Vikipedio kaj ankaŭ apogata al aliaj lingvoj tiuj libroj estas nomataj aŭdlibroj.

Ankaŭ laŭ lernu!-Vortaro.

Certe ili sonas, sed unue oni aŭdas ilin.

Amike
Klaus-Peter

Trold (顯示個人資料) 2009年5月22日下午1:58:04

laŭ Vikipedio kaj ankaŭ apogata al aliaj lingvoj tiuj libroj estas nomataj aŭdlibroj.
Ĉu vere tiuj libroj povas aŭdi? okulumo.gif

Simieto (顯示個人資料) 2009年5月22日下午3:13:46

Ankaŭ en la germana lingvo ĝi nomiĝas 'Hörbuch'.

astroly (顯示個人資料) 2009年5月22日下午6:31:27

Saluton :
Sergeim skribis :
Tiaj libroj en Esperanto estas nomataj sonlibroj. Iom da ili vi povas trovi en interreto
Bonvolu sendi ligilon por serĉi tiajn sonlibrojn.
Dankon.

Espi (顯示個人資料) 2009年5月22日下午8:54:20

Trold:
laŭ Vikipedio kaj ankaŭ apogata al aliaj lingvoj tiuj libroj estas nomataj aŭdlibroj.
Ĉu vere tiuj libroj povas aŭdi? okulumo.gif
Ne! Vi ne kapablas aŭdi la librojn, sed nur la sonregistraĵon (ekz. lumdisko, magneta rubando) sal.gif .

En aliaj lingvoj "aŭdlibro" nomas:
hispane - audiolibro, angle - audiobook, france - livre audio, nederlande - luisterboek k.t.p.

Amike
Klaus-Peter

Simieto (顯示個人資料) 2009年5月22日下午9:49:15

Trold:Ĉu vere tiuj libroj povas aŭdi? okulumo.gif
Ĝuste kiel skribkajero skribas.

sergejm (顯示個人資料) 2009年5月25日上午6:19:44

astroly:Bonvolu sendi ligilon por serĉi tiajn sonlibrojn.
Dankon.
Ekzemple:
Esperanto en Sono
Vi povas trovi iom pli, sed ne multon.

回到上端