Mergi la conținut

Gramatikkontrolilo por Esperanto

de Rogir, 24 mai 2009

Contribuții/Mesaje: 7

Limbă: Esperanto

Rogir (Arată profil) 24 mai 2009, 10:28:32

En multaj tekstprilaborprogramoj (kia MS Word, OpenOffice Writer, kaj aliaj) ekzistas literum- kaj gramatikkontrolilo por multaj lingvoj. Por esperanto mi havas literumkontrolilon kiel subprogramo en Fajrovulpo. Mi miras, ĉu iu iam faris gramatikkontrolilon por esperanto? Kaj se jes, ĉu ĝi haveblas ie?

jchthys (Arată profil) 25 mai 2009, 00:56:35

Esperantilo ŝajne havas.

Rogir (Arată profil) 25 mai 2009, 18:05:35

Interesega! Mi miras pri la programo: ĉu ĝi baziĝas je alia programo (kia LiberOfico?) aŭ ĉu ĝi kreiĝis mem de komenco?

jchthys (Arată profil) 26 mai 2009, 00:30:59

Probable mem de komenco.

russ (Arată profil) 29 mai 2009, 11:00:43

Rogir:Interesega! Mi miras pri la programo: ĉu ĝi baziĝas je alia programo (kia LiberOfico?) aŭ ĉu ĝi kreiĝis mem de komenco?
Anstataŭ "miras", ĉu vi celas "scivolas"? Mi scivolas ĉu vi konfuzis du sencojn de la angla "wonder"?

Jasminka (Arată profil) 29 mai 2009, 14:42:39

Ankoraŭ preparatas Lingvohelpilo.

nikko (Arată profil) 31 mai 2009, 12:30:41

Ekzistas Ispell por Esperanto

Înapoi mai sus