Al la enhavo

Gramatikkontrolilo por Esperanto

de Rogir, 2009-majo-24

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-24 10:28:32

En multaj tekstprilaborprogramoj (kia MS Word, OpenOffice Writer, kaj aliaj) ekzistas literum- kaj gramatikkontrolilo por multaj lingvoj. Por esperanto mi havas literumkontrolilon kiel subprogramo en Fajrovulpo. Mi miras, ĉu iu iam faris gramatikkontrolilon por esperanto? Kaj se jes, ĉu ĝi haveblas ie?

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-25 00:56:35

Esperantilo ŝajne havas.

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-25 18:05:35

Interesega! Mi miras pri la programo: ĉu ĝi baziĝas je alia programo (kia LiberOfico?) aŭ ĉu ĝi kreiĝis mem de komenco?

jchthys (Montri la profilon) 2009-majo-26 00:30:59

Probable mem de komenco.

russ (Montri la profilon) 2009-majo-29 11:00:43

Rogir:Interesega! Mi miras pri la programo: ĉu ĝi baziĝas je alia programo (kia LiberOfico?) aŭ ĉu ĝi kreiĝis mem de komenco?
Anstataŭ "miras", ĉu vi celas "scivolas"? Mi scivolas ĉu vi konfuzis du sencojn de la angla "wonder"?

Jasminka (Montri la profilon) 2009-majo-29 14:42:39

Ankoraŭ preparatas Lingvohelpilo.

nikko (Montri la profilon) 2009-majo-31 12:30:41

Ekzistas Ispell por Esperanto

Reen al la supro