Al la enhavo

Mi havas demandon pri la uzado de "ju" kaj "des".

de lBrajonl, 2009-majo-27

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

lBrajonl (Montri la profilon) 2009-majo-27 05:18:23

Saluton ĉiuj,

Mi estis leganta fabelojn kaj ili uzis "ju" kaj "des" anstataŭ "la". Mi ne komprenas kial. Ĉu io komprenas kial oni uzus "ju" aŭ "des" anstataŭ "la", kaj kiam oni devas uzi ilin? Mi bedaŭras pro miaj eraroj, mi estas nova Esperanta lernanto. Sed mi povas multe kompreni instruojn en Esperanto. Mi legis La Tuta Esperanto pri la difina artikolo, sed ĝi ne havis ion pri "ju" aŭ "des".

Multan Dankon,

Brajon.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-majo-27 07:03:11

Mi rekomendas al vi legi la paĝon de PMEG pri tiuj vortoj.

Ĉiu tiuj vortoj ĉiam aperas en frazo kiel “Ju (mal)pli… des (mal)pli…”

Ekzemplo el PMEG: “Ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone.”

En la angla, se mi ne eraras: “The lesser you speak about this, the better.
En tiaj frazoj, en la angla, oni diras the… the. Mi kredas, ke tio konfuzigis vin; sed “ju… des” neniel anstataŭas “la” — krom en tia okazo.
Tiaj frazoj estas malsame esprimataj en aliaj lingvoj: france oni uzas neniun vorton, kaj germane oni uzas vortojn similajn je “je… des”.

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-majo-27 07:08:54

Saluton!

lBrajonl:Mi estis leganta fabelojn kaj ili uzis "ju" kaj "des" anstataŭ "la".Mi ne komprenas kial.
Certe en la fabeloj, kiujn vi legis, aperis

ju ... des ...

kiam en la angla oni uzus

the ... the ....
Ĉu io komprenas kial oni uzus "ju" aŭ "des" anstataŭ "la", kaj kiam oni devas uzi ilin?
the longer the better

= ju pli longe des pli bone

Do ju ... des ... aperas, kiam en la angla vi uzas the ... the ....
Mi legis La Tuta Esperanto pri la difina artikolo, sed ĝi ne havis ion pri "ju" aŭ "des".
En the ... the ... la vorto the tute ne rolas kiel difina artikolo, sed kiel adverbo, do vi ne povas traduki ĝin per la.

Do: Tiu afero estas gramatike tute klara kaj ne taŭgas kiel temo por enketo.

Kolonjano

lBrajonl (Montri la profilon) 2009-majo-27 15:09:16

Dankon! Mi komprenas nun. Mi legas unu frazon kaj post tio mi serĉas per vortaro por (aŭ pro, mi neniam povas rememori) vortoj mi ne scias, kiam mi legas Esperantajn fabelojn. Kaj mi trovis "the" kiam mi aparte serĉis "ju" kaj "des" kaj pensis ke ili uzis ilin anstataŭ la. Tre konfuzanta. Sed mi ne estas konfuzata nun, vi estis tre helpemaj.

Multan Dankon,

Brajon.

Reen al la supro