去目錄頁

Esperanto kaj anarkiismo

www, 2009年5月27日

讯息: 14

语言: Esperanto

Fuzzy (显示个人资料) 2009年5月29日下午1:34:03

Senegaùlo:Min ne interesas kredoj sed faktoj kaj la homojn mi prefere taksas laù siaj agoj ol intencoj. Hodiaŭ demokratio estas burleskaĵo de la potenculoj por manipuli la homamasojn. Ĝi estas la vitrino kaj pravigo de la reganta sistemo, kiun mi abomenas. Kaj atentu ke laŭ franca proverbo "pli bona" estas malamiko de "bona"...
Do kion fari, laŭ vi? Kian regsistemon vi subtenas? Demokratio aĉas, anarkiismo ne eblas... Ĉu aŭtoritarismo aŭ totalitarismo pli bonas? Aŭ kio?

www (显示个人资料) 2009年5月30日上午1:31:28

Senegaùlo, mi pensas ke vi ne bone scias kion estas anarkiismo. Mi rekomendas vin legi librojn pri anarkiismo kaj sia historio.

Atente www

www (显示个人资料) 2009年5月30日下午1:10:15

Senegaùlo:Mi estis membro de la anarkiista federacio (FA) antaŭ pli ol tridek jaroj kaj ankaŭ membro de la anarkiista frakcio de Sennacieca Asocio Tutmonda (esperantista klasbatala movado)... Sed mi poste malinteresiĝis pri religioj eĉ tiuj laikaj, kun ties evangelioj, profetoj, pastroj kaj ŝafaroj... Mi iĝis nihilisto... Ankaŭ Esperanto fintedis min... Mi iĝis lofonisto (Me ia deveni elefeniste)...
Ĉu vi konas kion estas Fai, CNT kaj AIT ?
Anarkiismo ne estas religio, ĝi estas filozofio da vivo kaj organizo.
Mi ne scias kion vi kredas politike, sed ŝatus min koni kia estas via vera ideo.

atente www

Cimerman (显示个人资料) 2009年6月6日下午6:47:51

Senegaùlo:Mi estas nihilisto kiu ne toleras ke religioj/ideologioj/doktrinoj/sistemoj ktp... false moralaj sintrudu al individuoj kaj nacioj... Mi estas liberecano kaj suverenisto !
Gratulon al vi!. Ankaŭ mi plej multe amas min mem!

回到上端