پستها: 14
زبان: Esperanto
www (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2009، 11:30:27
En aŭgusto de 1921 renkontiĝis en Prago 79 laboristoj el 15 landoj. Ili fondis la jam menciitan SAT, ĝis hodiaŭ aktivan organizaĵon de kontraŭnaciismaj maldekstruloj. Sian kulminon SAT atingis en la jaroj 1929-30. Tiam ĝi havis 6524 membrojn en 42 landoj; en 1997 estis malpli ol 1500 memboj. La fondo de SAT kaj ĝia en la komenco konsekvenca sindistancigo de la burĝa Esperanto-movado estis rezulto de la ĝenerala politika evoluo de la tiama tempo, kiun favoris ankaŭ la tiutempe doktrinece praktikata politika neŭtralismo de la burĝa Esperanto-movado.
www (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2009، 11:33:30
Precipe forta estis la laborista Esperanto-movado en Germanio kaj en Sovetunio. Interalie, oni fondis en 1923 en la soveta Ukrainio la "Internacian Sciencan Anarkiisman Bibliotekon de la Internacia Lingvo" (I.S.A.B.), kiu eldonis la Etikon de Kropotkin, la Anarkiismon de Borovoj kaj aliajn verkojn por internacia legantaro en Esperanto. Anarkiismaj esperantistoj disvolvis siajn agadojn en tiu tempo ne laste en orienta Azio, en Ĉinio kaj Japanio. En tiuj landoj Esperanto baldaŭ fariĝis populara afero inter anarkiistoj. Oni eldonis plurajn gazetojn, plej ofte dulingvajn. Ekzemple, ekde 1913 Liu Shifu (kromnomo: Sifo) eldonis la gazeton La Voĉo de l'Popolo. Ĝi estis entute la unua anarkiisma gazeto en Ĉinio. En la komenco la informoj de ĝia ĉinlingva parto devenis grandparte el la supre menciita Internacia Socia Revuo. Liu Shifu mortis jam en 1915. Ankaŭ inter la unuaj japanaj esperantistoj estis multe da anarkiistoj kaj socialistoj. Ili estis ripetitajn fojojn elmetitaj al persekutoj. En 1931 la gazeto La Anarkiisto devis ekzemple ĉesi aperi, ĉar ĝia redaktantaro sendiĝis en malliberejon. La anarkiismaj esperantistoj travivis signifan malfortiĝon, kiam okaze de la persekutado de sovetiaj esperantistoj en 1937 (vidu II.3. Subpremoj) ankaŭ multe da anarkiismaj esperantistoj estis murditaj aŭ forsenditaj en punkaptitejojn.
Post la Dua Mondmilito la pariza grupo estis la unua, kiu rekomencis la organizitan laboron. Ekde 1946 ĝi eldonis la gazeton Senŝtatano. Ankaŭ jarojn poste ekzistis aktiva anarkiisma grupo en Parizo. En 1981 okazis je ĝia iniciato la fondo de Radio Esperanto, kiu ankoraŭ hodiaŭ dissendas unu horon sur la frekvenco de Radio Libertaire. La plimulto de liberecanaj kaj anarkiismaj esperantistoj organiziĝis en la posta tempo en SAT. Iliaj anarkiismaj membroj konsistigas tie aŭtonome agantan t.n. frakcion. Ili komencis eldoni en 1969 la Liberecanan Bultenon, kiu hodiaŭ nomiĝas Liberecana Ligilo.
Fonto
Rogir (نمایش مشخصات) 27 مهٔ 2009، 22:14:25
Fuzzy (نمایش مشخصات) 28 مهٔ 2009، 13:43:59
Senegaùlo:Interesa ideo, sed mi ne bone vin komprenis: kio, laŭ vi, estas demokratio -- diktatoreco de fortaj aŭ de malfortaj?
Diktatoreco de la malfortuloj estas centfoje pli terura ol tiu de la fortuloj... Ĝi nomiĝas democratio...
richardhall (نمایش مشخصات) 28 مهٔ 2009، 14:40:49
Senegaùlo:Ne, tute ne! Mi malkonsentegas. Demokratio ne estas "diktoreco de la malfortuloj". Kiel travestio!
Diktatoreco de la malfortuloj estas centfoje pli terura ol tiu de la fortuloj... Ĝi nomiĝas democratio...
Demokratio ne estas perfekta, sed estas plej bona ol la aliaj alternativoj. Demokratio estas registaro kun konsento, ideo tre nobla.
Fakte, mi kredas ke la plej granda politika problemo en "la Okcidento" (aŭ La Norda, se vi preferas) estas ĉi tio: kiel pluigus demokratio en novajn sferojn nuntempe sendemokratio. Ekzemple, komerco kaj afero.
www (نمایش مشخصات) 28 مهٔ 2009، 15:21:16
Mi pensas ke ne, ĉar ĉiuj pensas ke demokratio estas baloti la estroj kiam estas elekcionoj. Ĝi ne estas demokratio.
La vera demokratio ne havas estrojn, ĉar kun estroj ne estas eble veran demokration.
La vera demokratio se vi studas sian historion, estas la kapablo de la homojn por decidi ĉion pri siajn vivojn.
Se estroj decidas kiel mi devas vivi fakte ĝi ne estas demokratio ĉar mi ne havas boĉon por diri kiel mi volas vivi.
Mi pensas ke kun la veran demokration la homoj povus plibonigi siajn vivojn, sed nuntempe estas malvero ke demokratio ekzistas.
Vi povas vidi ĝin kun bazan ekzemplon:
Esperanto estus tre bona ideo por ĉiujn , ĉar ĝi estas neŭtralan lingvojn, kaj ni volus vidi EO kiel lingvo internacia, sed la estroj ne volas boĉdoni nin. ĉu ĝi estas vera demokratio? kiel mi antaŭ diris, ĝi ne estas veran demokration ĉar ni ne havas boĉon por decidi niajn vivojn.
Mi povus pliparoli pri multajn ekzamplojn kiel la antaŭe.
Atente www
info (نمایش مشخصات) 28 مهٔ 2009، 16:25:27
www:Anarkiistoj estis inter la pioniroj .....dankon
Trold (نمایش مشخصات) 28 مهٔ 2009، 18:10:13
richardhall (نمایش مشخصات) 28 مهٔ 2009، 20:40:01
opincar (نمایش مشخصات) 29 مهٔ 2009، 3:57:53
Trold:Mi kredas ke anarkiismo reprezentas tre alta nivelo de homa civilizacio, sed ĝi nur bone funkcias kiam la popolo bone regas mem-disciplinon.Mi dirus ke la fondantaj patroj de usono kiu volis la plej granda lebereco de la ulo, ankaŭ statis ke la popoloj memregulus sub la rajtoj prezentis je la konstitucio, kaj tiamaniere havi reprezentata demokratio.
Mi salutas vin,
Joŝ