Kwa maudhui

Petveturi!

ya Rogir, 27 Mei 2009

Ujumbe: 1

Lugha: Esperanto

Rogir (Wasifu wa mtumiaji) 27 Mei 2009 11:38:27 alasiri

Mi intencas vojaĝi petveture ĉi tiun someron aŭ eble la sekvontan. Por la tranoktoj mi planas uzi la reton de Pasporta Servo (mi faris tion antaŭe), do esperinde tio ne estos problemo. Sed mi neniam antaŭe petveturis. Kiu jam petveturis kaj havas bonajn konsiliojn por mi? Kion mi devas jes kaj ne fari?

Kurudi juu