K vsebini

Nova Novelaro Senpage Elŝutebla

od timwestover, 28. maj 2009

Sporočila: 7

Jezik: Esperanto

timwestover (Prikaži profil) 28. maj 2009 15:35:30

Mia novelaro, Marvirinstrato, estas nun havebla por senpaga kaj libera elŝutado sub la permesilo Creative Commons.

Oni povas aĉeti paperan ekzempleron de la novelaro per la libroservo de UEA.

La retejo, kie vi povas trovi la novelaron, estas www.marvirinstrato.com. Elŝutu la PDF- aŭ RTF-version de la novelaro ĉi tie.

Tri noveloj ricevis premiojn en la branĉo "Prozo" de la Belartaj Konkursoj de UEA (3-a premio, 2005; 2-a premio, 2006; 1-a premio, 2007). Aliaj ricevis premiojn de LIRO- kaj MUZO-konkursoj, kaj kelkaj eldoniĝis en Beletra Almanako, Fonto, kaj Literatura Foiro.

Mi tre esperas, ke vi vizitos mian retpaĝon kaj legos mian novelaron! Se plaĉas al vi, bonvolu plusendi tiun ĉi informon al viaj geamikoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto-literaturo. Koran dankon.

Ailanto (Prikaži profil) 15. junij 2009 23:57:53

Dankon, Tim. Mi tre ĝuas la libron!

Pastoro (Prikaži profil) 16. junij 2009 01:26:27

Amiko, gratulon pro via bela novelaro...

Certe mi taksas ĝin mirindaĵo. La stilo kaj la magiaj trajtoj de la roloj ege plaĉas min.

Fakte, via verko inspiras mian novan blogon

http://pastoro.wordpress.com/category/libroj/

"Ŝi diras ke sub la ondoj ŝi estis princino kaj venis a la bestoĝardeno por lanĉi karieron kiel filmstelulino…" jeje... tre bone

"Super la umbiliko ŝi portas nur mamzonon el algo kaj konkoj, kiu sufiĉas por spektigi ŝin dece sed bele provizas la imagopovon…" jeje... bonege

Sed por mi la plej bonaj aferoj estas sendube la memoraĵvendejo kaj la merkatiko de la bestoĝardeno.

Dankon pro la verko, sinjoro Westover

timwestover (Prikaži profil) 17. junij 2009 03:10:58

Pastoro, elkoran dankon pro via blogo pri mia novelaro. Estas tre interese legi viajn resumojn kaj reagojn. Tre plaĉas al mi, ke vi prezentas ankaŭ difinojn el ReVo pri maloftaj vortoj.

Mi afiŝis ligilon al via blogo ĉe mia retejo. Denove, elkoran dankon.

jchthys (Prikaži profil) 17. junij 2009 04:08:09

Mi havas demandon? Ĉu vi uzis LaTeX aŭ iun alian por komposti la novelaron?

timwestover (Prikaži profil) 17. junij 2009 16:06:50

jchthys:Mi havas demandon? Ĉu vi uzis LaTeX aŭ iun alian por komposti la novelaron?
Mi uzis Adobe InDesign, kiu baziĝas sur LaTeX. Tamen la interfacon de InDesign mi trovis pli amika al novulo.

LaTeX ja estas ege potenca kaj utila programo. Mi provis lerni ĝin sed ne havis sufiĉe da tempo por dediĉi al la afero. Eble en la estonteco mi uzos ĝin anstataŭ InDesign.

horsto (Prikaži profil) 18. junij 2009 20:07:59

Mi ankaŭ volas gratuli vin pro la verko, kvankam mi ankoraŭ ne legis ĝin. Mi hieraŭ vizitis vian paĝaron kaj treege plaĉas al mi ke vi unue mem skribas ĉi tie en Lernu kaj due ke vi ankaŭ senpage disponigas vian libron. Mi pensas ke tio estas bona ideo kaj deziras al vi sukceson por la libro.
Ĉar mi volonte subtenas junan aŭtoron kaj Lernu-forumanon mi volis aldoni vian libron al mendo, kiun mi faris hieraŭ ĉe Amazon. Sed ŝajne Amazon en Germanujo konfuzis ion rilate al la prezo, la libro kostas ĉi tie 31,33 Eŭrojn, anstataŭ ekzemple 10,80 Eŭrojn ĉe UEA.
Do mi kompreneble prokrastis tion kaj decidis aĉeti iam estonte.

Nazaj na začetek