Al la enhavo

100 000 voĉdonoj

de Pino, 2009-majo-31

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

erikano (Montri la profilon) 2009-junio-08 11:16:11

Pino:La rezultoj estas 41 122 voĉdonoj.
Ĉu tio estas la sumaj rezultoj (Francio+Germanio) ?

Mi ne trovis la kompletajn rezultojn...

MikhailMarkeyev (Montri la profilon) 2009-junio-08 11:22:57

Pino:La rezultoj estas 41 122 voĉdonoj.
Mi divenis. rideto.gif malgajo.gif

Sed, kion faros plu?

erikano (Montri la profilon) 2009-junio-08 11:38:45

Aliparte :

La ekologiistoj faris hieraŭ tre bonajn rezultojn tra la tuta Eŭropo. Ili ekhavos pli grandan politik-grupon ol la estinta.

Nu, la eŭropaj "verduloj" estas la solaj partioj kiu favorias, en iliaj programoj (projektoj), veran spacon por Esperanton, por "promocii" ĝin tra Eŭropo.

Freŝdate mi serĉis kelkajn interesajn ligilojn pri (kaj "en") esperanto en eŭropaj verdaj retejoj.
Jen tiuj, kiuj mi trovis:

(Eŭropaj verdulaj retejoj)
-[url=http://www.verduloj.org/EG_Manif_eo.pdf ] http://www.verduloj.org/EG_Manif_eo.pdf [/url]
-[url=http://www.verduloj.org/welcome.htm ] http://www.verduloj.org/welcome.htm [/url]
-http://www.europeangreens.org/cms/default/rubrik...
- http://europeangreens.eu/menu/egp-manifesto/

(francaj verdulaj retejoj)
- [url=http://lesverts.fr/article.php3?id_article=645 ]http://lesverts.fr/article.php3?id_article=645 [/url]

-[url=http://www.europeecologie.fr/contenu/programme-cul... ]http://www.europeecologie.fr/contenu/programme-c...[/url](3a paragrafo)

-[url=http://www.europeecologie.fr/reseau/les-groupes/es... ]http://www.europeecologie.fr/reseau/les-groupes/...[/url]

(germanaj verdulaj retejoj ridulo.gif
- [url=http://www.gruene-partei.de/cms/default/dok/264/26... ]http://www.gruene-partei.de/cms/default/dok/264/...[/url]
- [url=http://www.gruene-partei.de/cms/default/dokbin/267... ]http://www.gruene-partei.de/cms/default/dokbin/2...[/url](6a paragrafo)

Se vi konas aliaj "ekologiaj kaj esperantaj" ligiloj, ne hezitu aldoni ilin ĉi-sube !

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-junio-08 12:11:04

La ĵus pasinta elekto al eŭropa parlamento nur estas ŝerco. En tiuj elektoj ĉiam partoprenis malpli ol duono de la voĉdonrajtuloj kaj iom post iom la partopreno eĉ malpligrandiĝas. Mi pensas ke ne eblas serioze pritrakti tian "parlamenton". La malalta intereso inter la eŭropaj popoloj montras ke estus pli bone rekonduki povon al la naciaj parlamentoj kaj ke la Eŭropa Unio nur okupiĝu pri aferoj kiuj nepre postulas kunlaboron, ekzemple lukto kontraŭ internacia krimeco ktp.

La diversaj landoj havas malsimilajn historion kaj premisojn. Do estus pli bone ke decidoj estos farataj kiom eble plej proksime al la civitanoj, en naciaj parlamentoj aŭ eĉ en pli malalta nivelo.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-junio-09 13:26:37

MikhailMarkeyev:
Senegaùlo:Naivaj esperantistoj opinias ke neesperantisto estas kiu neniam aŭdis pri esperanto (ne estas baptita)...
Viajn lamentojn mi legis en paralela branĉo. Tio estas tre bedaŭre, ke viaj 30-jaraj penoj okazis vanaj. Sed demandu vin mem honeste, kial tio okazis. Mi opinias, ke Esperanto lingvo eĉ nuntempe estas sufiĉe simpla por lerni kaj uzi. Via disreviĝo estas konsekvenco de malesto de gravaj sukcesoj. Nuntempe vi batas Esperanto simile kiel infano, batiĝis pri ludilo, batas la ludilon. Pli saĝe oni estus konscii, ke manko de sukceso de Esperanto estas eksplikigita per manko de super-lando kie oni parolas esperante kaj elspezas multe da mono por propagando de sia lingvo, kiel Usono faras. Mi ne memoras, kiu parolis tio, sed la frazo estis tia: nenio levus popularigeco de Esperanto tiom, kiel apero de esperanto-parolanta lando, kia havus fortan armeon...
Mi ne kredas je baldaŭa sukceso de EDE - la diferenco de fortoj estas tro grava. Sed mi vidas mian realan utilon je unue estu esperante parolanta persono kaj due rakontu al konatoj la vero pri Esperanto. Ĝi estus bonega "eltiri" la ideo de nepra studaĵo de Esperanto en lernejoj, sed tio ankaŭ ne ŝajnas eblan.
Pardonu min por eraroj, mi lernas Esperanton nur dum 8 monatoj kaj ne tro intense.
Uvaĵaemyj samideano Markeyev,
Vi miskomprenis min. Mi ne renkontis malfacilon lerni Esperanton, mi parolis pri la publiko, ne pri mi, kaj ankaŭ iomete pri la lernantoj kiuj fervore bolas pri esperanto sed tute ne mastras ĝin (mi eĉ ne aludos la eternaj komencantoj, nek la forlasintojn...). Mi ankaŭ ne pretendas ke Eo ne taŭgas por internacie komunikadi ; ni ja estas komunikiĝantaj unu kun la alia en tiu lingvo... Tion, kion mi diras estas ke Esperanto ne estas tia ideala lingvo kia ĝi pretendas kaj ke ties ŝancoj iĝi alprenita de la tutmonda komunumo estas laŭ mi nulaj, kaj ĉar mi estas mondlingvano kiu interesatas de lingvoj ĝenerale, mi defendas alian lingvon laŭ mi pli efika ol Esperanto.
Vsego Ĥoroŝego !

bbc (Montri la profilon) 2009-junio-09 16:39:52

Senegaùlo
Idealaj lingvoj ne ekzistas! Ekzistas optimumaj!

Do ne pensu, ke aliaj lingvoj estos pli bona aŭ pli utila.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-junio-09 20:49:03

bbc:Senegaùlo
Idealaj lingvoj ne ekzistas! Ekzistas optimumaj!

Do ne pensu, ke aliaj lingvoj estos pli bona aŭ pli utila.
Ankaŭ mi havas konsileton por vi : Ne parolu pri tio, kion vi ne konas!

richardhall (Montri la profilon) 2009-junio-09 21:16:36

Senegaùlo:Ankaŭ mi havas konsileton por vi : Ne parolu pri tio, kion vi ne konas!
Mi ekrimarkas, ke memestimo ne estas via problemo...

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-junio-11 00:49:22

richardhall:
Senegaùlo:Ankaŭ mi havas konsileton por vi : Ne parolu pri tio, kion vi ne konas!
Mi ekrimarkas, ke memestimo ne estas via problemo...
Me ne ŝatas mikimusojn.

richardhall (Montri la profilon) 2009-junio-11 13:38:54

Senegaùlo:Me ne ŝatas mikimusojn.
Ankaŭ mi ne ŝatas miki. Estis Mini en mia bildo, sed mi ŝanĝis ĝin ĉi matene.

Tamen, kiel Miki Muso influas vian memestimon? Eble, ĉu mia bildo vin koleremigis?

Reen al la supro