Al la enhavo

Dieto

de Oleg326756, 2004-junio-03

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

Oleg326756 (Montri la profilon) 2004-junio-03 11:35:54

Mi kredas ke kion ni mangxas (prenas en nin, estigas parto de ni) tre enfluas kiaj ni estas (sanaj, malsanaj, bonhumoraj, malsataj, dikaj, sportemaj, ktp) kaj kia estas la mondo cxirkaux ni.

Mi kredas, ke vegetaranismo kaj veganismo povus solvi multajn problemojn sur nia planedo: problemon de malsato en multaj landoj, problemon de poluo de grundo, aero kaj akvo, problemon de tro alta nivelo de perforto kaj agresemo, problemon pri homa sano kaj multajn aliajn.

Mi invitas vin diskuti tiun cxi temon pli detale.

Oleg326756 (Montri la profilon) 2004-junio-03 11:51:43

Konciza komenco
Mi opinias ke ekzistas kelkaj diversaj (sed ne sendependaj) tipoj de argumentado pri "praveco" aux "malpraveco" de mangxado de bestoj kaj produktoj, kiuj originas el la besta regno:

• moralaj / etikaj,
• praktikaj (cxu alternativoj ekzsitas en tiuj cxi cirkonstancoj),
• ekonomiaj,
• naturmediaj,
• rilataj al sano,
• evoluaj,
• kuiraj ridulo.gif

La plejparto de tiuj cxi argumentoj povas esti rigardataj kiel starigantaj moralan demandon, cxar ili enkluzivas naturmedion, vivantajn en gxi estajxojn kaj (rekte aux nerekte) homan sanon...

martigro (Montri la profilon) 2004-oktobro-17 01:20:02

mi estis vegetarano dum pluraj jaroj kaj mi sentis min vere tre sana.

bedaŭrinde, en malgranda urbo, mi estis izolita kaj plejparte mi mangxis sola: tio igxis la kialo por mia kabeigxo cxitema, cxar la mangxado (almenaux cxi tie) estas klare sociale grava okazajxo.

cxu estas aliaj spertoj/ opinioj/ ... pri cxitiu temo, la familia kaj amikara subteno aux ne-subteno de la "nenormala" sinteno? :^)

rosalin (Montri la profilon) 2004-oktobro-30 19:51:40

mi ankaù estas vegetaranino, kaj miaj infanoj ankaù estis sed nun ili estas grandaj kaj ili elektas manghi viandon, mi ne povas trudi miajn ideojn, mi respektas iliajn opiniojn. Mi pensas ke la bestoj ne estas bredi kun respekto.

 

martigro (Montri la profilon) 2004-novembro-16 11:08:32

pri dieto, ne perdu

http://gxangalo.com/kolumnoj/25.html

tre interesa vidpunkto!

Jozefo

vintermann (Montri la profilon) 2004-novembro-30 14:22:00

Mi provos respondi...

Oleg, vi skribis, ke vi kredas vegetaranismo kaj veganismo povus solvi problemon de malsato. Mi kredas ke ni hodiaux havas suficxan da mangxajxojn, sed ni havas promblemon distribui gxin. Mangxi porkviandon kaj bovviandon demandas pli da naturricxajxoj ol mangxi legomojn, vere, sed fisxoj demandas malpli da baturricxajxoj. Unu kilogramo da grajno -> Unu koma du kilogramoj da fisxoj, cxar fisxoj mangxas planktojn(?). Kaj mangxi fisxojn estas ankaux sana.

Matilda 69 (Montri la profilon) 2005-aprilo-17 12:58:29

Saluton al cxiuj,

mi komprenas viajn kialojn sed mi ne povus esti vegetarano: mia sanga grupo estas 0 kaj mi devas mangxi viandon por ne malsani. Mi pensas ke vegetara dieto ne estas bona por cxiuj kaj nur se la kuracisto konsentas ni povas mangxi nur legomoj. Oni bezonas proteinojn kaj la sanga grupo 0 anoj ne povas preni proteinojn el legomoj, nur el viando. Tiel diris al mi mia kuracisto.

Elnjo

 

rosto (Montri la profilon) 2005-aprilo-18 17:18:17

Ŝanĝu vian kuraciston, Elnjo.

Kejlina (Montri la profilon) 2005-junio-08 13:18:22

Hieraux mi skribis respondon cxi tie sed gxi nevidebligxis.

Do, vi povas legi la respondon cxi tie: http://www.livejournal.com/users/kejlina/130419.ht...

Vilhelmo (Montri la profilon) 2006-februaro-11 15:12:00

Mi ankaŭ pensas ke Matilde 69 devus ŝanĝi sian kuraciston

Reen al la supro