目次へ

Interlingvao

MarCin83,2009年6月6日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

MarCin83 (プロフィールを表示) 2009年6月6日 16:34:36

Saluton gesamlingvanoj!

Hodiaŭ mi legis artikolon pri Interlingvao en Vikipedio. La aŭtoro de la artikolo skribas, ke “en la komenco de la 21a jarcento ĝi [Interlingvao] estas la ĉefa konkuranto de Esperanto inter la planlingvoj”. (jen la ligilo:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Interlingvao)

Mi mem ne konsentas kun la opinio de la aŭtoro. Sed kiel pensas vi pri Interlingvao? Ĉu laŭ via opinio Interlingvao estas vera konkuranto por Esperanto inter la planlingvoj?

AlfRoland (プロフィールを表示) 2009年6月6日 18:35:28

MarCin83: Sed kiel pensas vi pri Interlingvao? Ĉu laŭ via opinio Interlingvao estas vera konkuranto por Esperanto inter la planlingvoj?
Iasence, kompreneble ĉiuj aliaj planlingvoj estas konkurantoj al Esperanto. Sed en la praktiko apenaŭ ne. La nombro de esperantoparolantoj estas tro malgranda, sed parolantoj de aliaj planlingvoj estas multe malpli. La motivo lerni planlingvon tre varias, la pioniroj devas esti forte konvinkitaj pri la utileco de sia lingvo kaj ni estu dankemaj ke Esperanto havis multajn pionirojn. Plej multo de ni, tamen lernas Esperaton por, per unu sola lingvo, ĝui interparolon kun homoj en tre diversaj landoj. Por ni nek Interlingvao nek alia, konkuranta al Esperanto, planlingvo estas alternativo.

richardhall (プロフィールを表示) 2009年6月6日 18:46:51

Mi ankaŭ ne kredas ke interlingvao estas la ĉefa konkuranto de Esperanto. Fakte, mi konvinkiĝas ke ne alia planlingvo estas serioza konkuranto de Esperanto.

horsto (プロフィールを表示) 2009年6月6日 20:52:45

vikipedio ankaŭ:Teorie, Interlingvaon povas pli-malpli kompreni sen studo la parolantoj de ĝiaj fontlingvoj : 1240 milionoj da homoj, unu kvinono de la homaro. Fakte komprenas ĝin kleraj homoj parolantaj la latinidajn lingvojn, t.e. verŝajne ĉirkaŭ 100 aŭ 150 milionoj de homoj.
Mi ne scias, kiam mi legas tiajn frazojn, tiam mi scias kiu skribis la artikolon kaj kiom serioza ĝi estas.

Rogir (プロフィールを表示) 2009年6月6日 21:49:58

Nu, iuj diras ke esperanto 'ne estas lingvo', sed pli rajtas diri tion pri interlingvao. Laŭ mia scio, ĉiu vorto de interlingvao estas la vorto plej ofta en la latinidaj lingvoj. Sed, ĉu iu povas kaj volas diri pli?

EL_NEBULOSO (プロフィールを表示) 2009年6月7日 7:28:20

Mi ne opinias ke Interlingvao estas vera konkuranto de Esperanto, sed la lingvo estas facile legebla.

Gerald

sinjoro (プロフィールを表示) 2009年6月7日 11:24:43

"Por ke lingvo estu internacia, ne sufiĉas nomi ĝin tia" - la regulon interlingvaistoj neglektas.

EL_NEBULOSO:sed la lingvo estas facile legebla
... por vi ridulo.gif

Senegaùlo:En esperanto oni diras "interlingvao" !!!
Ĉar oni kreis jam tiom da "interlingvoj", uzataj plej ofte de nur unuopuloj, ke oni devis iom diferencigi iliajn nomojn.

Paulinho (プロフィールを表示) 2009年6月8日 0:52:53

Esperanto estas ĝuo sin mem tenanta: utila efektive, sed ankaŭ mirinda kial bela.

gyrus (プロフィールを表示) 2009年6月17日 10:26:19

Mi trovas Interlingvaon interesa, ĉar ĝi havas malregulecojn en sia literumado, do oni povas rekoni vortojn pli bone. Mi pensas ke tio ĉi estas bona ideo, sed ne funkcias bonege. Mi certe pensas ke Esperanto estas pli popola ol Interlingvao. Laŭ mi, Volapuko estas pli bona konkuranto al Esperanto ol Interlingvao.

Bennon (プロフィールを表示) 2009年6月29日 23:42:56

Interligvao ŝajnas povi esti legita pli facile ol scribita, kaj se oni ne scias aŭ Interlingvaon aŭ Esperanton, mi pensas ke Interlingvao estas pli facile legita ol Esperanto estas facile legita. Interlingvao estas utila in sciencia literaturo, sed tio estas nur bona usadon. Kaj ne, mi ne konsentas Vikipedion.

先頭にもどる