Contenido

aktualaĵoj...NR

de nigrarozo, 7 de junio de 2009

Aportes: 1

Idioma: Esperanto

nigrarozo (Mostrar perfil) 7 de junio de 2009 14:13:15

Ŝtelintaĵo redonita...

"detruita" de la tiel nomata kulpo-sento, ulo el Novjorko redonis marmoran ŝtonon ŝtelitan kiam li troviĝis en Jerusalemo antaŭ dekdu jaroj.

::::::::*

Danĝera eraro: mapo pri nukleaj situoj publikigita en Interreto...

Povas okazi. La usona federacia registaro, fakte, erare publikigis sekretan raporton enhavante rezervitajn informojn pri centoj da civilaj nukleaj situoj, inklusive mapojn montrantajn la ekzaktan lokon de la rezervejoj. La danĝera "misvido" estis rivelata, informas New York Times de "newsletter" kiu okupiĝas pri la studo de dokumentoj federaciaj rezervitaj. Tuja la reago fare de Vaŝingtono, kiu subite estigis enketon pri kiel kaj pri kiu igis publika la 226 paĝan raporton, kiu estis klasifikita "highly confidential" (alte konfidenca) sed ne "klassified" (sekretigita).

::::::::*

El Rostock: edziĝi kun junaj virinoj plilongigas la vivon al la viroj...

La viroj kiuj fariĝas edzoj de junaj virinoj vivas pli longe kaj se antaŭe tio povas ŝajni nur kaprico de iuj famuloj (ekzemple Michael Douglas kaj Katerine Zeta-Jones) nun tiun hipotezon certigas esplorado fare de Max Planck el Rostock, unu el la plej gravaj esplor-institutoj en la mondo pri demografia serĉado.

Sed, mi aldonas, se vi volas vivi eterne, mia konsilo estas: neniam geedziĝu!

::::*

Dankon pro via atento. Nun mi devas foriri por trinki ion freŝan, alie miaj petaloj velkas (iom da biero estas jam en la fridujo). Ĝis'la, karegaj, kaj fartu bone!

Volver arriba