前往目錄

Nova retejo pri esperantaj filmoj

貼文者: KienLi, 2009年6月7日

訊息: 41

語言: Esperanto

KienLi (顯示個人資料) 2009年6月7日下午8:43:24

Mi ŝatus inviti vin viziti novan retejon pri filmoj en Esperanto.

http://filmoj.net

Viaj komentoj kaj kontribuoj estas bonvenaj. okulumo.gif

Estas la projekto de Rusia Esperantista Junulara movado (REJM)

qwertz (顯示個人資料) 2009年6月21日下午4:20:08

Bone! rideto.gif

le_chaz (顯示個人資料) 2009年6月21日下午4:52:36

Interesega retejo! Dankon rideto.gif

KienLi (顯示個人資料) 2009年6月21日下午8:35:15

Nedankinde! okulumo.gif

La plej interesa estas, ke ĉiu povas kontribui al la retejo kreante subtekstojn kaj dubladon.

En la retejo estas forumo ĉe http://filmoj.net/forumo, kie baldaŭ eblos legi la priskribon, kiel vi povas fari subtekstojn.
Tio fakte ne estas sekreto kaj vi mem povas traserĉi interreton kaj trovi tion.

Kaj certe baldaŭ aperos novaj filmoj kaj aldonaj ebloj spekti ilin.

Matthieu (顯示個人資料) 2009年6月21日下午8:48:10

Tiu retejo ŝajnas interesa. Sed min demandas min: ĉu estas laŭleĝe elŝuti tiujn filmojn?

KienLi (顯示個人資料) 2009年6月21日下午10:20:07

Mutusen:Tiu retejo ŝajnas interesa. Sed min demandas min: ĉu estas laŭleĝe elŝuti tiujn filmojn?
Ni ne deliktas aŭtorajn rajton. La administrantoj de retejo ne publikigas iujn ligilojn por elŝuto.

Tamen pro komentoj ni ne respondecas. okulumo.gif

KienLi (顯示個人資料) 2009年7月1日上午5:32:50

Aperis la dua filmo de Loĝata Insulo en la retejo. Sensacio de rusia kinoarto.

Kaj "Mia najbaro Totoro" okulumo.gif

KienLi (顯示個人資料) 2009年7月7日上午10:40:08

Antaŭ nelonge estis afiŝita la filmo "Kukolo", origine filmita en tri lingvoj: en la samea, la finna kaj la rusa.

Ege kortuŝa filmo, ege spektinda...

http://filmoj.net

KienLi (顯示個人資料) 2009年7月12日下午8:05:58

"Animatrico" aperis en la retejo.

Ĝi estas kolekto de 9 filmetoj de mondfamaj mastroj de animeo.

Ĝuu!

Pastoro (顯示個人資料) 2009年7月13日上午2:41:25

KieLi:

Ĉu mi povus kontribui al la retejo aldonante priskribojn de aliaj animitaj filmoj de Hayao Miyazaki?

Mi estas zeloto je lia verkaro kaj kompreneble volonte mi tradukus kaj redaktus pri li.

回到上端