المشاركات: 10
لغة: Esperanto
crescence (عرض الملف الشخصي) 9 يونيو، 2009 3:58:17 م
Ĉu en via lando, ĉiuj esperantistoj prononcas Esperanton, respektante la originalan prononcon difinitan de Z. ?
Kiuj sonoj estas misformataj en via lando ?
Ekzemple, multaj Francoj prononcas la vorton "via" kiel [vib]j[/b]a], kiel oni prononcas "ia" en la franca.
Multaj Francoj akcentas la lastan silabon, kiel en la franca, antastaŭ la antaŭlastan silabon.
Sxak (عرض الملف الشخصي) 9 يونيو، 2009 11:35:01 م
crescence:Ĉu vere Z difinis ian prononcon?
Ĉu en via lando, ĉiuj esperantistoj prononcas Esperanton, respektante la originalan prononcon difinitan de Z. ?
crescence (عرض الملف الشخصي) 10 يونيو، 2009 7:51:51 ص
Ŝak:Ĉu vere Z difinis ian prononcon?Mi ne scias tion. Sed mi tion supozas !
Rogir (عرض الملف الشخصي) 10 يونيو، 2009 11:16:16 ص
jchthys (عرض الملف الشخصي) 10 يونيو، 2009 10:02:52 م
[LISTO]
Meti h-sono post la literoj p k t
Netrili aŭ trilaĉi la litero r
Elparoli o kiel “oŭ”
Elparoli e kiel “ej”
Elparoli aŭ kun plata a-sono[/list]
Sxak (عرض الملف الشخصي) 11 يونيو، 2009 5:58:35 ص
Rogir:Jes, en la unua libro skribiĝis la alfabeto kun la elparolo de ĉiu litero.ĝi estas tiom nepreciza, ke mi ne povas diri, ke en Rusio la prononco de Eo estas alia...
Fakte ne, multaj rusoj prononcas neakcentitan o simile al a, sed tio estas ŝajne sola devio de la "unualibra" prononco.
Sxak (عرض الملف الشخصي) 12 يونيو، 2009 6:11:35 ص
jchthys:Nu, amerikanoj ofte:Kial vi opinias ke tio estas devioj de la "launualibra" prononco? Ĉu en la unua libro estas skribite sufiĉe, por diri, ke tio estas eraroj?
[LISTO]
Meti h-sono post la literoj p k t
Netrili aŭ trilaĉi la litero r
Elparoli o kiel “oŭ”
Elparoli e kiel “ej”
Elparoli aŭ kun plata a-sono[/list]
le_chaz (عرض الملف الشخصي) 12 يونيو، 2009 9:51:02 ص
Ŝak:Kontrolu, vi konstatos ke klaraj indikoj estas, eĉ por la angllingvanoj.jchthys:Nu, amerikanoj ofte:Kial vi opinias ke tio estas devioj de la "launualibra" prononco? Ĉu en la unua libro estas skribite sufiĉe, por diri, ke tio estas eraroj?
[LISTO]
Meti h-sono post la literoj p k t
Netrili aŭ trilaĉi la litero r
Elparoli o kiel “oŭ”
Elparoli e kiel “ej”
Elparoli aŭ kun plata a-sono[/list]
Sxak (عرض الملف الشخصي) 12 يونيو، 2009 1:15:25 م
le_chaz:]
Kontrolu, vi konstatos ke klaraj indikoj estas, eĉ por la angllingvanoj.
Bone. Eble por anglalingvanoj tiaj indikoj estas. Sed ne por rusoj. Rigardu al tiu sama "H" (en la rusa unua libro), pri kiu multaj eksterlandanoj juste plendas, ke multaj rusoj prononcas ĝin malĝuste. La unualibra konsilo pri tiu sono estas tiom nepreciza, ke neniu ruso ĝin prononcas malĝuste...
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 12 يونيو، 2009 4:55:43 م
a as in “make”
Mi prononcus "make" kiel "mejk" - do laŭ la unua libro angla, oni devus elparoli e ĉiam kiel ej! Priĝojinde la germana fundamenta gramatiko diras, ke ĝia prononco estu kiel germana "e" (kio estas ja la korekta esperanta e!)