Al la enhavo

[ENKETO] Ĉu Ĉasado estas nepre necesa

de FrankoVoglero, 2009-junio-10

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

white knight (Montri la profilon) 2009-junio-12 12:09:41

Ĉu ĉasado estas necesa? Simple pensu kiu ni estus, se ne komencintus ĉasi.
Nu, la tuta homaro estus vegetarianoj. rido.gif

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-12 12:36:56

white knight:
Ĉu ĉasado estas necesa? Simple pensu kiu ni estus, se ne komencintus ĉasi.
Nu, la tuta homaro estus vegetarianoj. rido.gif
Kaj loĝus sur arboj. Estas bone sciate, ke plej intelektaj bestoj estas ĉasaj, ĉar ĉasado developigas cerbon, viskapablon kaj beston entute.

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-12 12:40:55

Timi85:
nikko:Certe ĉasado igis homon evolui direkte al racieco, elpensi kaptilojn, ruzi, inventi armilojn por ĉasi.

Ĉu ĉasado estas necesa? Simple pensu kiu ni estus, se ne komencintus ĉasi.
Ho la bela gramatiko. ridulo.gif La ĉasado certe estIS necesa, sed mi pensas, la (vortume malbonŝanca) demando estas ĉi tie, ke nuntempe la ĉasado estAS necesa aŭ kontentiĝu de la simpla "aĉetita viando" (aŭ sen viando)?
Vi firme ligas ĉasadon kun akiro de viando. Oni ĉasas ne nur pro tio. Ĉasistoj forpafas ankaŭ lupojn, ursojn kaj aliajn danĝerajn bestojn kiuj emas multiĝi kaj danĝeri al vilaĝoj. En Rusio estas teritorioj kie loĝas triboj de ĉasistoj, ili vivas tradicie kaj apenaŭ estas senco transporti al ili viandon el Moskvo. Tio simple multekostus kaj stultus.

Sola mia malaprobo estas pri sporta ĉasado, kiam ebriaj generaloj veturas arbaren por gajiĝi. Sed tio apenaŭ oni povas nomi "ĉasado".

Ĉu fiŝkaptado ankaŭ estas ĉasado? Mi ŝatas fiŝkapti.

victornino (Montri la profilon) 2009-junio-12 16:04:19

nikko:
white knight:
Ĉu ĉasado estas necesa? Simple pensu kiu ni estus, se ne komencintus ĉasi.
Nu, la tuta homaro estus vegetarianoj. rido.gif
Kaj loĝus sur arboj. Estas bone sciate, ke plej intelektaj bestoj estas ĉasaj, ĉar ĉasado developigas cerbon, viskapablon kaj beston entute.
Ne estas vera tiu argumento. Ne la ĉasado sed la strategia uzo de la nutraĵoj. Krome, ĉu vi diras ke ni devas ĉasadi por plibonigi nuntempe nian cerbon? Ĉu Leonardo Da Vinci malpliboniĝis kian li decidis manĝi vegetare?. Ĉu la ĉasistoj enhavas pli grandajn cerbojn?

Vi ne estas neardentalo, sed "Homo Supermarkta", do vi "ĉasas" per la brestoj el via plej ŝatata vendejo. Via cerbo -kaj ankaŭ viaj aliaj partoj- komprenas nenion pri la deveno de la nutraĵoj kiuj ĝi necesas. Vi necesas ĝustan kaj strategian dieton.

Jam fortune, ni havas sufiĉe scienca informon pri la sekureco de uzo de la vegetara dieto:

http://www.lpda.pt/vegetarianismo/ada_dc_veg.pdf

Ankaŭ oni ne povas subteni ke ĝenerale la ĉasistoj amas la naturon. Se tio estus vera, mi suporzas ke ili ne permesus la nuran sistemon por mortigi 500.000 da animaloj ĉiu horo en EEUU!. Ekzemple, la 70% el la cerealoj kaj la sojo, produktita nur en EEUU oni uzas nur por nutrigi la brutojn. Sufiĉas nur iom da matematiko por klare rimarki ke ni ne povas daŭrigi konsumi tiel, ni ne rajtas sklavigi tiun kvanton da animaloj sur por kontentigi la guston.

Ĉu ni amas la naturon? Nu, do kial ni permesas ekzemple tion?
http://www.youtube.com/watch?v=am-zDZnGbIQ

"kaj Loĝus en la arboj"? La problemo estas loĝi nun en la imagado kaj koni nenion pri la reala mondo. Se al iu interesas vere tiu temo, ĉi tie estas bona artikolo:

(en Esperanto)http://eo.mondediplo.com/article1146.html

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-12 18:40:18

Mi bezonas viandon, kaj energio de morto estas akirebla nur per manĝado de viando. Se mi mortigas beston mem, mi akiras pli da forto kaj plezuro.

Kaj mi ja bone scie fonton de manĝaĵoj ridulo.gif

Naturo mem estas brutala, ne eblas vivi kun infanaj komprenoj pri mondo, ursetoj, lupetoj kaj tigretoj ne estas karaj, samkiel ni ne estas infanoj tutan vivon.

Pri video. Tiu afero estas tute alia, kaj ne rilatas al ĉasado. Ĉu vi konscias diferencon?

Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-junio-12 22:34:05

Mi estas vegetarano, sed pripensante la lokajn komunumojn kiujn mi kutime vizitas en Amazonio, mi opinias ke por ili kaj aliaj grupoj ja estas necesa.

Sammondane,
Ĥod

victornino (Montri la profilon) 2009-junio-12 23:54:14

Mi estas vegetarano, sed pripensante la lokajn komunumojn kiujn mi kutime vizitas en Amazonio, mi opinias ke por ili kaj aliaj grupoj ja estas necesa.
ĉu vi estas ovolaktovegetarano? aŭ vere vegetarano?

Mi pensas kaj vidas ke ekzistas okazaĵoj kie oni devigas mortigi aliajn ulojn, kompreneble pro la punktan adaptadon ne por la ĝenerala "energio de morto" , sed en niaj socientoj tio estas la escepto, ne la regulo.

Estus stultaĵo imiti al kumunuma loĝanto el la Amazonio, loĝante en Recife apud la supermarkto aŭ en Pariso...

Rigardu la ciferojn, io ne funkcias bone.

Abras (Montri la profilon) 2009-junio-13 03:58:51

Ne, ĉasado ne estas necesa en nia moderna societo. Mi ne aprobas ĉasado pro ĵus amuzo aŭ sporto. Sed, mi ŝatas manĝi viandon kaj estus hipokrotulo se mi ne aprobus mortigadon por manĝi. Mi buĉus aŭ ĉasus bestojn, sed mi preferas kiam iu alia mortigas la bestojn.

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-13 06:50:30

Abras:Ne, ĉasado ne estas necesa en nia moderna societo. Mi ne aprobas ĉasado pro ĵus amuzo aŭ sporto. Sed, mi ŝatas manĝi viandon kaj estus hipokrotulo se mi ne aprobus mortigadon por manĝi. Mi buĉus aŭ ĉasus bestojn, sed mi preferas kiam iu alia mortigas la bestojn.
Kaj tio estas normala. Estas diversaj profesioj. Ne indas apliki propran emocian imagon al ĉio. Mi ekzemple, ne povus tranĉi homon, operacii, rompi ostojn, sed kirurgoj faras tion, kaj por ilia psikilogio estas tio normala. Mi svenus pro tia laboro. Estas soldatoj, policistoj kiuj laboras kun perforto kaj krimoj. Estas ankaŭ ĉasistoj.

Ne ŝovu nazon en fremdan vazon, estas proverbo. Mondo ne estas paradizo, realo estas reala.

victornino (Montri la profilon) 2009-junio-13 09:08:21

Ne ŝovu nazon en fremdan vazon, estas proverbo. Mondo ne estas paradizo, realo estas reala.
Bona frazo, do ni rigardu la realan mondon. Ankaŭ estas seriaj murdistoj, kategorio kiu enhavas al la ĉasistoj. sal.gif

Reen al la supro