Al la enhavo

[ENKETO] Ĉu Ĉasado estas nepre necesa

de FrankoVoglero, 2009-junio-10

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-junio-10 09:17:54

Saluton geesperantistojn,

hodiaŭ mi volas demandi vin simpla demando:

Ĉu ĉasado estas nepre necesa?

Mi demandas ĉar multaj personoj en germanujo pensas ke la ĉasado estas nur murdo de la bestoj. Sed mi - kiel ĉasisto - scias ke la ĉasado estas pli ol nur pafi bestojn.

Ni ĉasistoj multe estas en la naturo kaj helpas la bestojn, tiel ke ni regulas la nombro de la bestoj en niaj arbaroj por ke nenio malsanego okazu. Ni helpas nutrigi la bestojn en la vintro. Kaj la ĉasistoj helpas arbaristoj gardi siajn junajn arbojn. La agrikulturisto estas kontenta, kiam la ĉasisto konstruas barilojn ĉirkaŭ iliaj agroj ktp ktp...

Kion vi pensas?

Timi85 (Montri la profilon) 2009-junio-10 11:19:40

Saluton!

Mi pensas, tiu ĉi estas bona kaj interesa demando.

Laŭ mia opinio se oni ne povas akcepti, ke oni manĝas bestojn, manĝi viandon ne estas nepre necesa. Sed kiam oni manĝas viandon, tiam bestoj mortas. Bestoj mortas kaj se ĉasisto mem mortigas ilin, kaj se en fora farmo iu alia mortigas ilin kaj ni jam manĝas nur la preparitan viandon.

Kvankam al ni mem ne estas nepre necesa mortigi la bestojn per niaj propraj manoj, sed se ni pensadas per puraj ideoj kaj ni volas vidi entute ĉiujn bestojn, estas totale egala, ke ĉasisto mortigas cervon aŭ farmlaboristo mortigas porkon.

Mi ne estas ĉasistino, sed miaj gepatroj devenas de vilaĝoj, kie ekzistas la tradicio de porkmortado kaj mi partoprenas tiu ĉi "familiaj eventoj" ekde mia infanaĝo. Tiam la granda familio, amikoj, konatoj kunvenas, mortigas porkon, kune prilaboras, dum la tuta tago laboras kune, trinkas (kelkfoje drinkas), multan ridegas, la infanoj ludas kune aŭ povas helpi ĉe la laboroj, kaj poste ĉiuj ricevas iun preparitan manĝajon el la porko. La porkmortado ne estas simpla mortado de la porko - kvankam al la porko estas totale egala, ĉu ili fartas bone aŭ malbone dum tio, kaj al la bestaro estas totale egala, ĉu ili mortigis tiu ĉi porkon aŭ iu alia mortigis iun alian porkon kaj vendis la viandon al ili.

Do, se ni akceptas, ke manĝi viandon estas necesa, ni akceptas, ke mortigi bestojn estas necesa. La ritualo ne estas nepre necesa, sed se ni jam akceptis la mortigon, kial ni ne povus akcepti la ritualon?

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-junio-10 14:25:58

Timi85:Saluton!
Saluton Timi,

Vi bonege skribis vian opinion. Vi ĝuste rimarkis ke - kiam oni manĝas viandon - besto devas morti kaj iu persono devas mortigi ĝin - bedaŭrinde. Sed tielas la vivo.

Por mi kiel ĉasisto estas diferenco ĉu porko vivis en malgranda stalo sen ebleco de movado kaj poste mortas per la mano de iu homo kiu malliberigis ĝin ek de ĝia infaneco. Aŭ ĉu la porko vivis libere en arbaro ĝis ĝia morto. Ĝi espereble havis bonan vivon.

Bedaŭrinde en germanujo ofte la staloj por bestoj estas malgrandaj kaj nur la ekonomia aspekto gravas.

Do mi estas bestprotektisto unuflanke kaj aliaflanke ĉasisto. Por mi la du aferoj ne kontraŭas.

Ekzemplo:
Mi nur aĉetas ovojn de kokinoj, kiuj loĝis surgrunde kaj ne endrate. (Mi esperas ke mi skribis tiel, ke oni povas kompreni)

Gix kaj daŭrigu voĉdoni

crescence (Montri la profilon) 2009-junio-10 17:01:18

Ĉu la ĉasado estas necesa ?

En Francujo, la ĉasado estas estimata, kiel sporto. Via demando ne havas sencon pro la Francoj, kiel demandi, ĉu la teniso estas necesa !

En Francujo, oni demandas, ĉu la ĉasado estas utila, kaj morala.

dobri (Montri la profilon) 2009-junio-10 17:35:49

Por tiuj, kiuj ŝatas manĝi viandon de sovaĝaj bestoj, la ĉasado necesas. Por la aliaj viandomanĝantoj sufiĉas regula buĉado en buĉejoj. Por vegetaranoj la ĉasado tute ne necesas. Sed MI ŝatas manĝi ĉiun ajn viandon!

victornino (Montri la profilon) 2009-junio-10 19:13:27

Oni ne povas respondi tiun demandon ĝenerale aŭ universale, krom vi uzis la vorton "nepre". Kie mi loĝas, la respondo estas klara: tute ne estas nepre necesa.

Cetere, mi manĝas vegane, kaj iamaniere ankaŭ pensas vegane, do kredas ke ni -ĝenerale- ne havas specialajn rajtojn por uzi aliajn specojn kiel objektojn. Speciale la specojn kiun posedas centralan nervan sistemon kiel ni.

Fortune, la plejmultaj homoj loĝante ĉe ni, povas perfekte manĝi kaj vivi sen mortigi aliajn kunloĝantojn.

http://video.google.com/videoplay?docid=-865554122...
(en la angla kaj en la hispana lingvo)

FrankoVoglero (Montri la profilon) 2009-junio-12 09:57:29

crescence:Ĉu la ĉasado estas necesa ?

En Francujo, la ĉasado estas estimata, kiel sporto. Via demando ne havas sencon pro la Francoj, kiel demandi, ĉu la teniso estas necesa !

En Francujo, oni demandas, ĉu la ĉasado estas utila, kaj morala.
Kiel povas mordigi bestojn esti sporto?

Ĉasado ne estas sporto. Pafi povas esti sporto sed ne pafigi vivantan beston.

Por mi teniso malsamas al ĉasado - teniso estas libertempa ĝojo ĉasado povas esti ankaŭ plentempa laboro ĉar oni havas ankaŭ multajn devigojn antaŭ la ĉasado mem.

nikko (Montri la profilon) 2009-junio-12 10:45:21

Certe ĉasado igis homon evolui direkte al racieco, elpensi kaptilojn, ruzi, inventi armilojn por ĉasi.

Ĉu ĉasado estas necesa? Simple pensu kiu ni estus, se ne komencintus ĉasi.

Timi85 (Montri la profilon) 2009-junio-12 10:51:12

FrankoVoglero:
Timi85:Saluton!
Por mi kiel ĉasisto estas diferenco ĉu porko vivis en malgranda stalo sen ebleco de movado kaj poste mortas per la mano de iu homo kiu malliberigis ĝin ek de ĝia infaneco. Aŭ ĉu la porko vivis libere en arbaro ĝis ĝia morto. Ĝi espereble havis bonan vivon.
Vi ekpensadigis min pri io kaj alia, kaj mi provas diri, pardonu, ke ĝi ŝajnos nur familia rakonto. ridulo.gif

Kiam mi parolas tradicia porkmortado, mi parolas pri etaj familioj loĝante en vilaĝoj, kiuj havas kelkajn kokojn por ovo kaj viando kion ili mem manĝas, foje (la pli "riĉaj") kelkajn bovinon por lakto kion ili mem trinkas, kaj kelkajn porkojn por la viando kion ili mem manĝas. Mi memoras mian aĝan parencon, kiu matene manĝigis siajn kelkajn porkojn kaj paroladis kun ili - "'matenon, karaj, kiel vi dormis, ĉu vi estas malsataj? mi portis al vi manĝaĵon, kresku kaj estu belaj, grandaj porkoj!" - ĝi estis ŝerca sed kara. ridulo.gif Nu mi volas diri nur, ke la diferenco inter la "industrie bredita porko" kaj la porkoj pri kiuj mi parolas, kiam mi parolas pri porkmortado.

Mi pensas, ke oni unuafoje pensas, kiam oni parolas pri ĉasado, pri porkmortado kaj la aliaj samaj okazoj, kiam oni permane mortigas la beston, ke ĝi estas brutala, multe pli brutala ol aĉeti la viandon en vendejo (por kio iu alia devis mortigi permane aŭ permaŝine beston, kaj ne ni mem). La fakto estas, ke ĝi estas multe pli persona. Sed kiam vi parolis pri la aliaj faradoj de ĉasistoj, kaj kiam mi pensis pri miaj vilaĝaj vizitoj de mia infanaĝo kaj la kontakto de naturo ĝis nun, mi pensas, ke tio estas ne tiom malbona. Se vi mortigas permane beston, vi devas kontakti ĝin, vi devas vidi ĝin kiel "personon", vi devas respekti ĝin - kiel oni ne devas respekti la viandon kion aĉetas en la vendejo, aŭ ne devas respekti la bestojn, kiujn ĉiutage en multa nombro mortigas, ĉar ĝi estas sia laboro...

Oni diras ŝerce, ke "la nuntempaj infanoj jam pensas, ke la lakto fariĝas en la laktofabriko". Mi ne scias, ĉu mi devus honti, ĉar mi partoprenis porkomortadon (cetere, mi scias, ke mi ne devas lango.gif), sed mi certe ne devus honti, ĉar mi infane karesis bovidojn kaj ludis kun kokinoj, ĉar mi tiel multe pli respektas la bestojn.

Sed Victornino pravas, ke la vortumo de la demando ne estis la plej bona aŭ bonŝanca, ĉar ĉasado neniel estas "nepre necesa" - povas esti pli aŭ malpli bona ol "industria viandproduktado", povas esti pli aŭ malpli morala, povas esti eksplicite morala aŭ nemorala, sed neniel estas nepre necesa, ĉar ni povus travivi sen ĉasado, ni devas jam nur pripensi, ĉu estus pli bona aŭ pli malbona la mondo sen ĉasado. ridulo.gif

Timi85 (Montri la profilon) 2009-junio-12 10:55:57

nikko:Certe ĉasado igis homon evolui direkte al racieco, elpensi kaptilojn, ruzi, inventi armilojn por ĉasi.

Ĉu ĉasado estas necesa? Simple pensu kiu ni estus, se ne komencintus ĉasi.
Ho la bela gramatiko. ridulo.gif La ĉasado certe estIS necesa, sed mi pensas, la (vortume malbonŝanca) demando estas ĉi tie, ke nuntempe la ĉasado estAS necesa aŭ kontentiĝu de la simpla "aĉetita viando" (aŭ sen viando)?

Reen al la supro