目次へ

Kandoj kaj Rusoj

werechick,2009年6月11日の

メッセージ: 14

言語: Esperanto

werechick (プロフィールを表示) 2009年6月11日 7:45:14

Mi scias ke la landoj de la mondo havas multajn kandojn, kaj malsamaj landanoj ŝatas malsamajn kandojn.

Mi estas usona, sed mia koramikino rusa, do ni ne ŝatas la samajn kandojn. Ekzemple, mi ege ŝatas ĉokoladon kun arakidpasto, sed ŝi malamas.

Ŝi ŝatas malmultajn da usonajn kandojn, do mi volus scii, kiun rusoj ŝatas.

Ŝia naskiĝtago venos je unu monato. Mi volus doni al ŝi la korektan kandon. ridulo.gif Estos bona surprizo, ĉu ne?

Ĉu vi povas helpi min? Bonvolu? Diru al mi, se vi scias, kiun kandon rusoj ŝatas?

Rogir (プロフィールを表示) 2009年6月11日 10:31:55

Mi ne scias kiajn dolĉajojn ŝatas la Rusoj, sed Nederlande ni havas salan dolĉajon nomiĝantan 'drop'. Ne multaj eksterlandanoj ŝatas ĝin.

sergejm (プロフィールを表示) 2009年6月11日 14:44:46

werechick:Diru al mi, se vi scias, kiun kandon rusoj ŝatas?
Klasika rusa kando estas en formo de koko sur bastoneto.
Sed eble via rusa amikino ŝatos ion alian.
Ĉiu homo havas siajn ŝataĵojn.
Kaj krom tio, Rusio estas granda lando, multaj provincoj estas pli grandaj ol mezgranda eŭropa ŝtato.

werechick (プロフィールを表示) 2009年6月12日 2:20:01

sergejm:
werechick:Diru al mi, se vi scias, kiun kandon rusoj ŝatas?
Klasika rusa kando estas en formo de koko sur bastoneto.
Sed eble via rusa amikino ŝatos ion alian.
Ĉiu homo havas siajn ŝataĵojn.
Kaj krom tio, Rusio estas granda lando, multaj provincoj estas pli grandaj ol mezgranda eŭropa ŝtato.
Mi scias Rusio estas granda, do mi devis klarigi ke ŝi venas el Sankta Peterburgo.

Malsamaj rusoj ŝatas malsamajn kandojn, sed mi volas scii kia estas populara, do mi povas preni ilin al ŝi.

Mi devas demandi al ŝi do mi povas scii tute, kiu plaĉas ŝin. Sed, por ŝia naskigtago, mi ne povas ambaŭ demandi kaj surprizi. Do mi nur surprizos ŝin, per popularaj rusaj kandoj. ridulo.gif

Rogir:
Mi ne scias kiajn dolĉajojn ŝatas la Rusoj, sed Nederlande ni havas salan dolĉajon nomiĝantan 'drop'. Ne multaj eksterlandanoj ŝatas ĝin.
Interesas. Ĉu nur nederlandanoj ŝatas? Ne germanoj? Aŭ angloj?

Kiam mi legas "salan dolĉajon," mi pensas pri "Paydays." Estas usona kando, kun salaj arakidoj kaj karmelo.

Ho. Mi vidas la temon nun --- Usonanoj ŝatas arakidojn. ridulo.gif

sergejm (プロフィールを表示) 2009年6月12日 6:53:23

Populara naskiĝtaga kanto:
Прилетит вдруг волшебник
Priletit vdruk valŝebnik
Alflugos neatendite magiisto
В голубом вертолёте
F galubom virtaljote
En blua helikoptero
И бесплатно покажет кино
I bisplatna pakaĵet kino
Kaj senpage vidigos filmon
С днём родженья поздравит
S dnjom raĵdenja pazdravit
Pri naskiĝtago gratulos
И конечно оставит
I kaneĉna astavit
Kaj certe restigos
Мне в подарок 500 эскимо
Mne f padarok pjatsot eskimo
Al mi kiel donaco 500 eskimoojn

Kanto el animacia filmo "Naskiĝtago de krokodilo Gena".
Eskimo estas lakta glaciaĵo en ĉokolado sur bastoneto.
En Peterburgo oni faras bonajn glaciaĵojn.
Alflugi en helikoptero estos multekoste,
sed vi povas aĉeti flugantan helikopteron-ludilon.

Terano (プロフィールを表示) 2009年6月12日 18:17:21

werechick:Mi estas usona, sed mia koramikino rusa, do ni ne ŝatas la samajn kandojn.

Ĉu vi povas helpi min? Bonvolu? Diru al mi, se vi scias, kiun kandon rusoj ŝatas?
Kiom da jaroj havas via amikino? Plimulto de rusaj ŝatas bonbonojn "Ptiĉje moloko" (lakto da birdo). Ĝi estas sufleo en ĉokolado. Ankaŭ ni ŝatas ĉokoladajn bonbonojn "Miŝka na severe" (Ursido estas norde). Eble vi povas trovi ilin en rusaj vendejoj de Usono.

Modernaj junulinoj en Rusio ŝatas italiajn bonbonojn "Rafaelo".

werechick (プロフィールを表示) 2009年6月23日 5:03:18

Terano:

Ŝi havos nur 19 jarojn. (Ne zorgu, mi mem havas 20)

Do, okej, koko sur bastoneto. Kia ĉokolado?

RiotNrrd (プロフィールを表示) 2009年6月23日 6:15:18

Rogir:Mi ne scias kiajn dolĉajojn ŝatas la Rusoj, sed Nederlande ni havas salan dolĉajon nomiĝantan 'drop'. Ne multaj eksterlandanoj ŝatas ĝin.
Mi estas usonano, sed mia patrino estis de Den Helder. Tiam, kiam mi estis junulo, ĉiu kristnasko miaj geavoj sendis al ni donaĵojn kaj dolĉaĵojn de Nederlando. Ĉiam iliaj pakoj enhavis "Drop". Malmola nigra sala glicirizaĵo*. Ofte en la formo de katetoj, sed ne ĉiam (iam nur simplaj formoj, kiel cirkloj kaj diamantoj).

Mmmmm. Mi ege ŝatas ĝin, sed mi trovas ĝin tre malofte en Usono.

-----

* Dankon, sergejm, por la ĝusta vorto.

sergejm (プロフィールを表示) 2009年6月23日 16:01:54

RiotNrrd: Malmola nigra sala glicirizo*

* Laŭ la CEED. Mi ne scias se ĝi estas la ĝusta vorto por "licorice". La Lernu! vortaro mankas la vorton.
Glicirizo estas en ReVo (reta-vortaro.de), angle: licorice, ruse: лакрица, sed tio estas planto, dolĉaĵo farita el ĝi estas gricirizaĵo.
Mi ne scias el kio oni faras kokon sur bastoneto, eble el la sama gricirizo, sed ĝi estas ne nigra, sed povas esti diverskolora: ruĝa, flava, verda, bruna. Ĝi havas bastoneton por ke manoj restu puraj.

Mi rekomendas ĉokoladon "Алёнка" (Aljonka, Alyonka, Alenka).
Sed ĉu eblas trovi ĉokoladon kun ŝia nomo?

werechick (プロフィールを表示) 2009年6月26日 8:31:33

Ŝi nomiĝas "Аня," do, se mi ĝuste komprenas, estus facila, ĉu ne?

先頭にもどる