Al la enhavo

laŭ vi...

de crescence, 2009-junio-11

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

AlejandroMendoza (Montri la profilon) 2009-julio-14 04:21:56

le_chaz:
crescence:Kial, laŭ vi, la franca lingvo, kiu antaŭe estis internacia lingvo, estis anstataŭata de la angla lingvo ?

- ĉu ĉar la angla estas pli facila ?
- ĉu ĉar la angla estis uzata de pli multaj homoj ?
- ĉu ĉar la politiko de anglaj registaroj estis pli bona ol la francujpolitiko ?
- ĉu ĉar la angla estas lingvo de usono ?
- ĉu alia respondo ?
Laŭ mi la respondo simplas: superas la lingvoj, kiuj estas portataj de la plej forta ekonomia potenco. Ankaŭ estas aliaj faktoroj, sed tiu ĉi estas dediciga.

Ĝuste pri tio estas artikolo en la ĉi monata numero de "La Ondo de Esperanto". Se mi sukcesos retrovi la ekzempleron, kiun mi havis, mi sendos pliajn indikojn el ĝi okulumo.gif
ĉar la plej fortaj nacioj el mondo parolas la angla. Do ĝi Deviniĝis la lingua Franca de la mondo.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-julio-19 19:34:14

Oni ne forgesu la kulturalan influon de l' angla lingvo. Kompreneble la ekonomika forto tre gravas, sed ankaŭ la kino, la muziko, la televidaĵoj, ktp, helpas disvastigi la anglan. Multaj junuloj interesigâs pri lerni ĝin ne pensante pri trovi metion, sed volante kompreni siajn plej ŝatatajn kantojn aû videoludojn.

Malgraŭ la franca industrio de amuzaĵo estas tre forta kaj altkvalita, ĝi ne kongruas kun la usonana je atingopovo kaj volumo, ne estas iu fenomeno kia HollywoodRock 'n' Roll el Francio aŭ iu ajn alia lando.

Tiu estas grava malhelpaĵo kontraŭ Esperanto, mankas tiel amuzaĵa industrio, kiel politika kaj ekonomika forto por disvastigi la lingvon internacian, sia nura ekmovo estas propra idearo.

Reen al la supro